


 
krad*o —
Ĵargona nomo de la speciala signo # (vd dieso, funtsigno).
Angle: hash mark, pound sign, grid 
Ruse: решётка 
1996-02-29
 «Skriba kaj 
tipografia signo, montranta la komencon kaj finon de io intermetita en la 
frazo … rondaj (( )), angulaj (〈 〉), rektaj ([ ]) 
krampoj» [PIV1]; ankaŭ dekstra, ferma; simbola (FINO); 
kuniga krampo, kurba krampo = vinkulo. 
Angle: bracket; parentheses 
Pole:  nawias 
Ruse: скобка 
1996-02-29
Anspataŭigo de enkrampigita esprimo per kombino de pli simplaj, kiuj havas malpi da krampoj; ekz-e en Baŝo disponeblas vinkul-malvolvo:
   bash$ echo a{d,c,b}e 
   ade ace abe Kp malvolvo; senkrampa operaciskribo.
Noto. La esprimo «malfermi krampojn» estus dubsenca, ĉar tio povus signifi «komenci parentezon».
Angle: bracket expansion, 
brace expansion 
Germane:  Klammerauflösung, Klammernerweiterung 
Ruse: 
раскрытие скобок 
1998-08-21
Apliki memorgenerilon (en Paskalo, la praproceduron kreu) aŭ konstruilon (ekz-e en C++).
Sinonimo: generi. Kp okupi, disponigi.
Angle: create, allocate 
Ruse: отводить, создавать 
1996-02-29
Revalorizi variablon per adicio (alkrementi) aŭ subtraho (dekrementi) de konstanta grando (krementopaŝo). Vd nombrilo, memalkremento, memdekremento, antaŭkremento, postkremento.
Noto. PIV1 entenas nur «dekremento»n (kun sencoj fizikaj); retroderivado donas perfektan simetrion: alkrementi = angla increment; dekrementi = angla decrement (de = malal). Cetere, eblas diri kreskigi — malkreskigi, sed tio ne implicas konstantan paŝon.
1996-02-29
Ordigo laŭ kreska ordo. Kp malkreska ordigo.
Angle: ascending sort 
Germane:  aufsteigendes Sortieren 
Ruse: 
сортировка по возрастанию 
1999-02-20
En listo, tia aranĝo de la elementoj ke la malpli grandaj antaŭas la pli grandajn; ekz-e (3, 5, 11, 99). Kp malkreska ordo.
Angle: ascending 
order 
Ruse: расположение по возрастанию 
1999-02-20
«Silicia splito», plato el duonkonduktanto (kutime, silicio), sur kiu estas fabrikitaj la logikaj elementoj de integra cirkvito. Kp blato, ĉipo.
Angle: chip 
Ruse: кристалл 
1996-02-29
Ω En paralelado, risurco kiu neniam disponigeblas al pli ol unu procezo.
Noto. La vorton «krita» registras [SPIV].
Angle: 
critical resource 
Ruse: критический ресурс 
1996-02-29
En paralelado, programparto kies plenumon ne rajtas interrompi alia procezo (almenaŭ el tiuj, kiuj povas bezoni koncernan kritan risurcon).
Noto. La vorton «krita» registras [SPIV].
Angle: 
critical section 
Germane:  kritischer Abschnitt 
Ruse: 
критический участок 
1996-02-29
En taskreto, la plej multekosta (kutime, la plej temporaba, sed iam oni konsideras ankaŭ aliajn risurcojn) vojo ekde la enirejo (la komenca evento) ĝis la elirejo (la fina evento).
Angle: critical path 
Ruse: критический 
путь 
1996-02-29
Vd ĉe lingvoiteracio.
Angle: concatenation closure, Kleene star
1996-02-29
Operacio kiu el du ĉenoj aŭ el du tekstodosieroj faras unu, tiel ke la signoj de la unua argumento formas la komencon, kaj la signoj de la dua, la finon de la rezulto.
Estas diversaj manieroj simboligi kroĉon de ĉenoj u kaj v, ekz-e uv, u+v (tiel en Ĝavo), u||v, u&v. Kroĉo estas asocia operacio, kaj la aro S* de ĉiuj signoĉenoj super signaro S estas libera monojdo, generita per kroĉo, kies neŭtra elemento estas la vakuo Λ:
Λ⋅u = u = u⋅Λ
Kroĉo de du aroj da signoĉenoj, de formalaj lingvoj L kaj M, estas la aro de ĉiuj kroĉoj de iliaj anoj:
L⋅M = { v⋅w : (v∈L) ∧ (w∈M) }
kiu mem estas formala lingvo. Sekve ankaŭ la klaso de tiaj formalaj lingvoj formas monojdon, kies neŭtra elemento estas la lingvo { Λ }.
Angle: (con)catenation 
Germane:  Verkettung 
Ruse: сцепка, 
конкатенация 
1996-02-29
Programa aŭ aparata varo, kiun oni povas uzi kun pli granda sistemo; vd kromkarto, kromprogramo.
Angle: plug-in 
France:  plugiciel, module d'extension, module externe, greffon 
Ruse: вставка 
1997-05-30
 Estu kvadrata matrico A havanta la ordon n kaj entjero 0≤k≤n−1; 
tiam la pozicioj 
A[1,1+k], A[2,2+k], … A[n−k,n]
estas la k-a supra kromdiagonalo, kaj la pozicioj
A[1+k,1], A[2+k,2], … A[n,n−k]
estas la k-a suba kromdiagonalo.
Rim. Ĉe k=0 oni diras ĉefdiagonalo. Ne konfuzu kun kontraŭdiagonalo.
Angle: diagonal, off-diagonal; superdiagonal; subdiagonal
1998-08-16
En Emakso, ĉiu el pluraj kombineblaj reĝimoj, disponigantaj kromajn funkciojn al la kuranta ĉefreĝimo; ekz-e auto-fill-mode disponigas linifaldon konvenan, interalie, al la teksta ĉefreĝimo (text-mode).
Angle: minor mode 
Pole:  tryb podrzędny 
Ruse: 
дополнительный режим 
2005-07-30
En Vindozo-2000, subdisko kreita en la spaco kiun la ĉefsubdiskoj lasis libera kaj kiun oni povas plu dispartigi en subdiskojn aŭ logikaj volumoj.
Angle: extended partition 
Ruse: 
дополнительный раздел 
2001-04-15
Ŝanĝo de la valoro de fakta parametro aŭ de malloka variablo dum plenumo de proceduro aŭ esprimo. Ekz-e en stokastogenerilo Simpla stokastogenerilo).
Angle: side-effect 
Germane:  Seiteneffekt, Nebenwirkung 
Ruse: 
побочный эффект 
1996-02-29
La indekso entenanta la kromŝlosilojn (vd indekshava dosiero, ĉefindekso).
Angle: secondary index 
Ruse: вторичный индекс; детальный 
индекс 
1996-02-29
Cirkvitkarto enŝovebla en kaj konektebla per kartingo sur la ĉefkarto. Ekz-e sonkarto. Vd kromaĵo.
Angle: plug-in card 
France:  carte d'extension enfichable 
Ruse: плата 
расширения 
1997-11-27
En teksto, ŝovo de linikomenco(j) dekstren (kompare kun la resto de la teksto), ekz-e por apartigi citaĵon. Programistoj ofte uzas krommarĝenojn por reliefigi la sintaksan strukturon de programo (la ingadon, vd programaranĝilo). Kp negativa krommarĝeno.
Angle: indent, indentation 
France:  indentation, décalage à droit 
Germane:  Einzug 
Ruse: втяжка 
1996-09-01
Mallonga signoĉeno (speco de nomo), per kiu oni indikas longan aŭ malfacilan komandon, uzanton de komputilreta poŝtejo, forumon ktp.
Angle: alias 
France:  pseudonyme, alias 
Germane:  Alias, Parallelbezeichnung 
Ruse: 
псевдоним, кличка 
1996-02-29
(2) krom·nomo —
En la programlingvo C++, limigita speco de referencoj (solvaloriza). Ekz-e nn, lasta, linifinilo en
int n; int &nn = n; double a[9]; double &last = a[8]; const char &linifinilo = '\n';
Angle: reference 
Ruse: ссылка 
1999-02-20
Aparta cirkvito en komputilo, kiu kapabligas la ĉefprocesoron plenumi kromajn funkciojn aŭ mem plenumas kroman laboron dum la ĉefprocesoro faras ion alian.
Angle: coprocessor 
Ruse: 
сопроцессор 
1996-02-29
Programa kromaĵo, dosiero entenanta datumojn por etendi, ŝanĝi aŭ ebligi funkciadon de aplikaĵo. Ekz-e oni povas uzi kromprogramojn por kapabligi retumilon trakti specialan datumprezenton aŭ protokolon.
Kromprogramo kutime estas ĉiesaĵo, dependa je komputila platformo, kiun oni elŝutas por instali en sian lokan komputilon.
Kp apleto.
Angle: plug-in
1997-05-30
Angle: secondary key 
France:  clé secondaire 
Germane:  Sekundärschlüssel 
Ruse: вторичный 
ключ 
1996-02-29
 En libro, helpaj kaj 
konsultaj informoj, akompanantaj la ĉeftekston (piednotoj, antaŭteksto, postteksto). 
Angle: subsidiaries 
Ruse: аппарат книги 
1996-12-28
Noto. «Kroz-» estas radiko oficiala, tamen ĝia senco estas malsame komprenata en diversaj vortaroj kaj landoj.
1998-06-03
Solvado de problemo per du diversaj metodoj aŭ apliko de du kontrolmetodoj.
Angle: cross-check 
France:  contre-vérification 
Ruse: двойная 
проверка 
1996-02-29
 kruc·referenc·ar·o — Noto. Por la anglalingvanoj cross-reference; signifas «interna referenco», t.e. referenco iranta tra [angle (a)cross] la libro sen eliri eksteren; kvankam PIV1-a, la esprimmaniero krucreferenco ŝajnas neinternacia kaj konfuziva — laŭ pli kutimaj Esperantaj signifoj de kruc- oni emus imagi «ambaŭsencumajn ligilojn» (laŭ la PIV1-a «transverse sin renkonti, formante krucon»).
1996-02-29
Noto. La metaforo «kructradukilo», kvankam tre internacia, estas ne trafa; krome, en Esperanto ĝia ideo (hibrida traduko) probable estas ne tre evidenta.
1996-02-29
Datumo tia, kia ĝi trafas komputilon el la ekstera mondo: ne kontrolita, ne ordigita, ne antaŭtraktita (kp datumreduktado).
Angle: raw data 
France:  données brutes 
Ruse: исходные 
данные, необработанные данные 
1996-02-29
 En TTT, datumpakaĵo kiun HTTP-servilo sendas al retumilo kaj reakiras de la retumilo ĉe ties 
postaj konektoj kun la servilo. Kuketo povas enteni ajnan informon kiun la 
servilo bezonas konservi inter la seancoj. Tipa 
apliko estas aŭtentokontrolo de 
registritaj uzantoj. Aliaj uzoj estas inventari la aĉetojn de la uzanto, 
«personigo» (variado) de la TTT-konektoj, nombrado de atingoj fare de la 
uzanto ktp. 
Noto. La traduko per «ĵetono» estas sufiĉe bona por multaj protokoloj, sed en HTTP tiu ĵetono estas io plia ol kutime, kaj «kuketo» havas la avantaĝon de tuja rekoneblo.
☺ Amuza estas la Irlanda traduko per vorto simila al «kukolaĵo»: kuketoj estas trudita aĵo, kiel la kukolaj ovoj; kaj «kukolo» sonas sufiĉe simile.
Angle: HTTP cookie 
France:  témoin, (le) cookie 
1998-10-08
Speco de taŭgprovaĵo, kiu ripete instigas la uzulon pagi apelaciante al ties kulposento.
Angle: guiltware
1996-10-15
 Arteoria operacio («arteoria sumo»), la aro de ĉiuj 
elementoj apartenantaj al almenaŭ unu el la argumentaj aroj. Simbole, 
a∪b = { x: x∈a ∨ x∈b }
Angle: 
union 
Ruse: объединение 
1996-02-29
Kunigi plurajn ordajn datumarojn tiel, ke la rezulto havu tian saman ordon. Ekz-e, en la unua presita eldono de nia Leksikono estis kunfanditaj la vortaroj Esperantlingva kaj angla.
Angle: merge, collate 
France:  fusion, interclassement 
Germane:  Verschmelzen, Mischen 
Ruse: 
объединять, сливать 
1996-02-29
Komputa metodo, procezo ktp kies rezulto dependas nur je la argumentaro kaj la komenca stato de la komputanto (aŭtomato, komputilo). Ekz-e, en unusenca gramatiko oni povas elekti diversajn ordojn por analizi donitan frazon (ĉu de maldekstre dekstren, ĉu de dekstre maldekstren ktp) — la derivarbo rezultos unu sama.
Pli speciale la termino «kunflua» estas uzata konekse kun la «Teoremo de Ĉurĉo — Rosser»: se el lambdo-esprimo x per du diversaj manieroj estas deriveblaj esprimoj u kaj v, tiam ekzistas esprimo z, derivebla kaj el u, kaj el v. Alivorte, en derivado oni povas dise kaj sendepende transformi diversajn partojn de esprimo. Oni nomas «kunflua» ĉiun kalkulon por kiu validas tia aserto. Kp determinisma.
Angle: confluent 
Germane:  determiniert 
Ruse: конфлюэнтный 
1996-02-29
Derivregulo de propozicia kalkulo, ebliganta enkonduki kajon inter du pruveblajn propoziciojn (kp elkajigo):
   G ⊢ A; G ⊢ B 
   -------------- 
     G ⊢ A&B Angle: &-introduction
1996-02-29
Nomumi kroman dosiernumeron kiel reprezentanton de jam malfermita dosiero; ekz-e por uzi antaŭdifinitan dosiernumeron, kia ĉefenigujo, por manipuli iun alian dosieron. En la operacioj oni rajtas uzi ajnan (ĉu la antaŭan, ĉu la kunnomumitan) dosiernumeron.
En Unikso kunnomumon realigas la funkcioj dup kaj dup2, en C++, CFile::Duplicate.
Kp alidirekti.
Angle: duplicate
1998-09-18
Ĉiu el pluraj subprogramoj, plenumataj kiel aro da egalrajtaj procezoj. La stirfluo pasas de unu kunprogramo al alia, laŭ malimplicaj transirordonoj, kiujn povas enteni ĉiu kunprogramo. Ĉe tia transiro la forlasata kunprogramo ne pereas; en ĝi restas indiko pri la atingita programpunkto, de kiu pluiros ĝia plenumo kiam iu el ĝiaj partneroj indikos ĝin en sia transirordono. Vd kvazaŭparalelado.
Angle: coroutine 
Germane:  Mitprogramm, Koroutine 
France:  coprogramme, coroutine 
Ruse: 
сопрограмма 
1996-02-29
Ω Pluraj procezoj ĉiu el kiuj havas sekvencan programon kaj interagas kun aliaj.
Angle: 
concurrent processes 
Ruse: параллельные 
процессы 
1996-02-29
Ω Samtempa plenumo de pluraj sekvencaj programoj aŭ procezoj uzantaj komunajn risurcojn.
Oni povas distingi tri tipojn de kunrulaj sistemoj:
Angle: concurrency 
Germane:  Nebenläufichkeit 
Ruse: 
многозадачность 
1996-02-29
 En retpoŝto, datumaro 
(teksto, bildo, sono) sendata kun retletero 
por ke la ricevonto povu ĝin ekstrakti kaj uzi. 
Angle: attachment 
France:  fichier joint, pièce jointe 
Ruse: 
приложение 
2000-08-23
 Iom proksimigi apudajn literojn por ke la 
interliteraĵoj aspektu pli egalaj. Tio bezonatas en la vortoj kiaj estas 
ekz-e VARO, SOLVO, TABLO ktp. La plej ofte kunŝovataj literparoj estas 
Av Aw Ay Ta Te To Tr Tu Tw Ty Ya Yo Wa We Wo we yo AC AT AV AW AY FA LT LV LW LY OA OV OW OY PA TA TO VA VO WA WO YA YOKp ligaturo.
Angle: kern, overhang 
France:  créner 
Ruse: подрезать, делать 
кернинг 
1996-02-29
Precizan difinon vd sub genera gramatiko. Ekzemplo pri kuntekstohava gramatiko: la bazaj signoj estu { a, b, c }; la sintaksaj variabloj, { P, B, C }; la derivreguloj estu
P→aPBC, P→aBC, CB→BC, aB→ab, bB→bb, bC→bc, cC→ccLa lingvo generata de tiu kuntekstohava gramatiko estas
aⁿbⁿcⁿ = { abc, aabbcc, aaabbbccc, aaaabbbbcccc, … }
— por ĝi ne ekzistas senkunteksta gramatiko.
Angle: context-sensitive grammar 
Ruse: 
контекстная грамматика 
1996-02-29
Lingvo kies sintakso estas priskribebla per kuntekstohava gramatiko, ekz-e aⁿbⁿcⁿ.
Angle: context-sensitive language 
Ruse: контекстно-зависимый язык 
1996-02-29
Nomo de la ne-Esperanta litero Q.
Angle: cue 
Ruse: ку 
1996-02-29
«Okazanta en la priparolata tempo; nuntempa, aktuala: … en la kuranta jaro [Z], monato» [PIV1] (do, kuranta valoro de variablo, pozicio, linio, paĝo ktp).
Angle: current 
Ruse: текущий 
1996-02-29
Ω En hierarkia dosiersistemo, parolanтe pri procezo aŭ dialogo: dosierujo kiu estas uzata por interpreto de dosierindikoj neabsolutaj; en Unikso ĝin eligas la komando pwd.
Angle: current directory, current 
working directory, working directory 
France:  répertoire courant 
Ruse: текущий 
каталог 
2000-08-19
 La signo §, uzata antaŭ 
numeroj de paragrafo (ekz-e «vd §24 de la 
Ekzercaro…») kaj disponebla en la Latina-3a kaj Unikodo 
ĉe la kodono 16uA7. Kp rekta paragrafo. 
Vd referencilo.
Angle: section sign 
Ruse: параграф 
1996-09-30
 «Speco de presliteroj, klinitaj al dekstro, 
kaj similantaj la signojn de rapida manskribo» [PIV1]. Vd tipara fasono, oblikva fasono, skribesko. 
Angle: italic type 
Germane:  Kursive 
Itale:  corsivo 
Ruse: курсив 
1996-02-29
 En datumtransmeta reto, la sekvenco de nodoj tra kiuj pasas komunikata 
mesaĝo. Kp enkursigo. 
Noto. «(…) 2 Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj [Z]» [PIV1].
Angle: route, path 
France:  itinéraire 
Germane:  Leitweg, Route 
Ruse: маршрут 
1996-02-29
Markaĵo (ofte, lumpulsanta signejo aŭ substreko) sur la ekrano, indikanta la pozicion en kiu plenumiĝas operacio. La sagoklavoj movas la kursoron tra la teksto sen ŝanĝi la informojn.
Noto. Ruse oni uzas la saman terminon parolante pri muskursoro, kaj se necesas, kontrastigas al ĝi la «klavaran kursoron» aŭ «tajpkursoron». Ankaŭ vd ĉe rulumskalo.
Angle: cursor, point 
Ĉeĥe:  kurzor 
France:  curseur 
Germane:  Cursor, Kursor 
Pole:  kursor 
Ruse: курсор 
1996-02-29
Ĵargona nomo de «videbla spaceto» ␣, signo kutime simbolanta spaceton (precipe nerompeblan spaceton kajaŭ fikslongan spaceton) aŭ signopozicion.
Noto. Tradukprunto de la rusa корыто.
Angle: visible space, space open box 
Ruse: корыто 
1996-02-29
En Paskalo, prafunkcio liveranta kvadraton de sia argumento: kvad(x)=x*x.
Angle: Sqr
1996-02-29
 Matrico en kiu la nombro de la vertikaloj egalas al la nombro de la horizontaloj; tiu nombro estas la ordo de la matrico. 
Angle: square matrix 
France:  matrice carrée 
Germane:  quadratische Matrix 
Ruse: 
квадратная матрица 
1998-08-16
 Kvadrata radiko el la aritmetika mezumo de la kvadratoj de la 
mezumataj grandoj: 
mez := rad( ( kvad(x[1]) + kvad(x[2]) + … + kvad(x[n]) ) / n)
Angle: 
quadratic mean 
Germane:  quadratisches Mittel 
Ruse: среднее 
квадратичное 
1996-02-29
 Sistemo da zorge 
planitaj agoj necesaj por kontroli ke produkto taŭge plenumas postulatajn 
funkciojn; ene de firmao, la servo kies tasko estas plenumi la kvalitkontrolon. 
Rim. Kutime «kvalitkontrolo» estas interna servo de la produktanto; atestado kutime implicas akcepton fare de ekstera instanco; programkontrolo ne implicas administran disciplinon (kvankam ne melebligas ĝin), sed povas rilati, ekz-e, al teoria studo algoritmoscienca.
Angle: QA, quality assurance 
Ruse: контроль качества 
2003-07-05
 Operatoro faranta el predikato propozicion karakterizantan validejon de tiu 
predikato; la universala kvantoro, 
la ekzistokvantoro. 
Noto. Iuj preferas «kvantifilo»n; nu, la utilo de la verbo «kvantifi», implicata de tiu formo, estas dubinda; se necesas, oni povas diri «kvantorizi, surmeti kvantoron»; sed plej ofte la verbo estas tute superflua, kaj anstataŭ «universale kvantorizita variablo» sufiĉas universala variablo (resp. ekzistokvantora variablo).
Angle: quantifier 
France:  quantificateur 
Germane:  Quantor 
Ruse: квантор 
1996-02-29
Ω ∏ Plenumo de pluraj procezoj per unu procesoro, kiam ĉiu tasko plenumiĝas kiel kunprogramo; vd kunrulo, kvazaŭparalelado, tempopartigo.
Angle: 
quasi-concurrency 
Ruse: квазипараллелизм 
1996-02-29
Apliko de kunprogramoj, precipe en simulado; kvazaŭkunrulo.
Rim. La pli malnova termino «kvazaŭparalelado» kutime implicas, ke la kunprogramoj estas parto de unu aplika programo (simulilo ktp), kaj ke ilia interagado estas tre konsiderinda, dum kvazaŭkunrulo aludas plie la operaciuman vidpunkton (kunrulo de logike senrilataj programoj). En iuj aplikterenoj (ekz-e programaro por enkonstruitaj komputiloj) la distingo inter la sistema kaj aplika niveloj preskaŭ malaperas, kaj oni uzas la du terminojn sinonime (ekz-e en MODULA).
Angle: pseudoparallelism, quasi-parallel processing; 
quasi-concurrency 
Ruse: квазипараллелизм 
1996-02-29
Funkcio kies sinsekvaj vokoj generas sekvencon sufiĉe proksiman al stokasto por esti uzebla en kalkuloj bezonantaj stokastojn (ekz-e en simulado de biologiaj aŭ sociaj procezoj). Fakte la valoroj de kvazaŭstokasto estas generataj per algoritmo, kaj sekve la sekvenco estas ripetebla. Tio prezentas kaj avantaĝojn (ekz-e dum erarserĉo en simulada programo), kaj malavantaĝojn (se la parametroj de kvazaŭstokasto estas maltrafe elektitaj).
En Paskalo simpla kvazaŭstokasto, liveranta reelojn el la intervalo [0.0, 1.0], povus esti la funkcio hazardo (vd Simpla stokastogenerilo). Ĝi havas kromefikon al sia parametro; ĝi devigas la uzanton havi kroman variablon por transporti informon inter sinsekvaj vokoj. La uzo de enkapsuligo en MODULA ebligas doni al kvazaŭstokasto pli oportunan formon de modulo stokastogenerilo (Pli ĝenerala stokastogenerilo).
Angle: pseudorandom number 
Ruse: 
псевдослучайная величина 
1996-02-29
 Reĝimo de sinkrona datumtransmeto, en kiu ĉiu paso tra la interfaco estas konfirmenda per kvitanco. 
Angle: handshaking 
France:  acquittement 
Germane:  Quittungsbetrieb 
Ruse: 
подтверждение связи 
1996-02-29
Stirsigno konfirmanta sukcesan ricevon de mesaĝo. Kp negativa kvitanco.
Angle: ACK, acknowledge character 
France:  accusé de réception positif 
Ruse: 
литера подтверждения приёма 
1996-02-29
 Resendi specialan mesaĝon konfirmantan 
sukcesan transmeton de datumo. Vd kvitanca 
signo, negativa kvitanco, surdorsa kvitanco. 
Angle: 
acknowledge 
Ruse: подтверждать приём, 
квитировать 
1999-07-05
 La rezulto de dividooperacio. Kp rejŝo, resto. 
Angle: quotient 
France:  quotient 
Germane:  Quotient 
Ruse: частное 
1996-02-29