Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Z —

La 28a el la literoj de Esperanto; Z estas ofte uzata kiel mallongigo de Zamenhof; en matematiko ℤ simbolas la aron de ĉiuj entjeroj; mallongigo de zeta-.

La Mezepoka formo de tiu litero: , plu vivas en manskribo kaj en kombinoj (kp sozo, zoeto).

1996-11-01


zeta-

Obloprefikso kies norma valoro estas 1000⁷ (1e21), sed kies komputika valoro povas esti 1024⁷ = 270 Mallongigo: Z.

Angle: zetta

1996-09-06


zo·et·o, cedilo [PIV1], subhoko —

Lib.: Diakritilo en formo de ʒ (historie, manskriba z), aperanta sub kelkaj Latinaj literoj konsonantaj (ekz-e Ç←C₃) por ŝanĝi ilian valoron fonetikan.

En la Latina-3a tiu speciala signo (¸) havas la kodonon 184=16uB8. Kp ankaŭ Ç (199), ç (231).

En Unikodo troveblas pluraj aliaj literoj kun zoeto (vd La Unikoda paĝo Eŭrope Latina) — speciale interesa estas ģ (g kun superkomo).

Fakte la normoj iom misprezentas la aferon. En kelkaj lingvoj (ekz-e, en la latva, la rumana) la diakritilo modifanta la literojn GKLNR / ST estas subkomo, kvankam en aliaj (ekz-e en la turka) oni efektive uzas zoeton (malgrandan skribeskan z, kp la hispanan «zedilla») ĉe ST / C. Kp subkomo, superkomo.

[Zoeto kaj vosteto] Aliflanke, oni ne konfuzu zoeton kun vosteto, kiu aperas sub Latinaj literoj vokalaj.

Noto. La PIV1-a formo estas konfuziva (ced-ilo), dum la natura traduko de la hispana nomo estas radikŝpara kaj senambigua (ced+illa = zed+illa estas la nomo de la litero zo + diminutiva sufikso).

Angle: cedilla
France: cédille
Hispane: cedilla, zedilla [sediʎa]
Ruse: седиль

1996-11-03



zom·i [PIV1] —
  1. Pligrandigi fenestron — kp tutekranen.
  2. Malvolvi, malfermi fenestron antaŭe malzomitan ĝis nura piktogramo.

Noto. La vorto estas motivita per responda termino kinarta [SPIV]:

zom·o 2 Kinarto: Efekto de proksimiĝo aŭ malproksimiĝo, dank' al speciala objektivo, kiu ebligas variigi la planojn sen movo de la kamerao.
En komputado la «malpligrandigon» oni preferus esprimi per «malzomi».

Angle: zoom, zoom in
Ruse: накатиться, развернуть, распахнуть окно

1996-02-29


zon*o [KKV] —

Parto de ekrano, tabelo, formular[i]o, printaĵodatumportilo havanta specialan funkcion. Kp kampo, tabo.

Angle: field
France: champ, zone
Ruse: зона

1996-02-29


Sekvan paĝon 
Indekson Instrukcion