Ekzemploj de la figure-elemento kaj la figcaption-elemento en HTML5

Katoj kaj Zamenhof

Kiel ĉiuj scias, niaj katoj estas grandaj amantoj de fruktoj, beroj kaj diversaj legomoj. (Vidu ilustraĵojn 1 kaj 2.)

Tini staras sur tablo manĝante vinberojn
Ilustraĵo 1: Nia kato Tini tre ŝatas vinberojn
Duonkalva viro kun okulvitroj kaj banto,
  kaj kun Esperanta stelo sur la jaka refaldo

Sendube ankaŭ Zamenhof, la kreinto de Esperanto, ofte konsumis tiajn manĝaĵojn. Estas tamen dube, ĉu li ludis per ili simile kiel la katoj Tesi, Tini kaj Tami. Pli certe estas, ke Zamenhof estis granda poeto. Pri fruktoj li tamen, laŭ mia scio, apenaŭ poemis.

Kiam Zamenhof publikigis la Unuan Libron, li enmetis en ĝin la kortuŝan poemon Ho mia kor’, kiu finiĝas jene:

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

Ilustraĵo 2: Niaj katoj tre ŝatas fruktojn kaj berojn
Tini staras sur tablo manĝante vinberojn Tami staras sur planko ludante per pomo

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho mia kor’ (la unua strofo). L. L. Zamenhof, 1859 - 1917