


 
 
 
 
 
Elradika arbo estas la plej tradicia formo:
 
          valorizo 
         /|       \ 
        / |       esprimo 
       /  |       /    | \_______ 
variablo  |   esprimo  |         \ 
   |      |      |     |       termo 
   |      |    termo   |       /  | \ 
   |      |      |     |   termo  |  faktoro 
   |      |  konstanto |    |     |    | 
 nomo     |      |     |  faktoro |    | 
   |      | sensignuma |    |     | variablo 
   |      |   nombro   | variablo |    | 
   |      |      |     |    |     |    | 
   |      |      |     |   nomo   |   nomo 
   |      |      |     |    |     |    | 
 
   X     :=      3     +    A     *    Z  
 
Vd ankaŭ ekzemplan piramidon (La piramida ordigo).
Estas diversaj manieroj prezenti duuman arbon en komputilo. La plej evidenta uzas ligilliston (rikordojn kaj referencojn):
   TIPO arbo = ↑nodo; 
        nodo = RIKORDO 
                  info: informtipo; 
                  deks, liv: arbo 
               FINO; 
(vd ankaŭ Vektora 
prezento de duuma arbo). 
VAR a: TABELO [1..n] EL informtipo;
en kiu la idoj de la nodo a[i] estas respektive a[2∗i] kaj a[2∗i+1]; alivorte, la j-a nodo de i-a nivelo havas la indicon 2i−1+j−1. Ekz-e, la vektoro prezentanta la duuman arbon ĵuse (Prezentoj de duuma arbo) desegnitan aspektas tiel:
{blanka, blua, bruna, flava, ruĝa, griza, verda, oranĝa, viola, punca, roza, nigra}