HTML5

Novaĵoj: Forigitaj elementoj

En HTML5 oni klopodis kiom eble fruktuzi la jam ekzistantajn partojn de malnovaj versioj de HTML kaj XHTML, kaj eĉ akcepti kiel normajn multajn aferojn, kiujn TTT-legiloj jam vaste regas, sed kiuj antaŭe ne estis normaj. Sed por kelkaj elementoj, kiuj estis antaŭe normaj en iu versio de HTML, oni decidis, ke ili tamen ne estas uzindaj, kaj sekve oni ilin ne akceptis en HTML5.

Jen listo de ĉiuj forigitaj elementoj:

basefont
difinis defaŭltan tiparon kaj tiparkoloron (uzu anstataŭe stilfolion)
big
granda teksto (uzu anstataŭe stilfolion)
center
horizontale centrigita teksto (uzu anstataŭe stilfolion)
font
tiparo (uzu anstataŭe stilfolion)
strike
trastrekita teksto (uzu anstataŭe stilfolion aŭ la s-elementon)
tt
teletajpila (egallarĝa) teksto (uzu anstataŭe stilfolion)
frame
kadro por enkorpigita HTML-paĝo (ankoraŭ eblas uzi la elementon iframe)
frameset
kadraro (por grupo de frame-elementoj)
noframes
por enhavo alternativa al enhavo en kadro-paĝoj
acronym
akronimo (uzu anstataŭe la elementon abbr)
applet
Javoprogramo (uzu objectembed)
isindex
unulinia teksteniga regilo
dir
plurkolumna kataloglisto

Al la sekva parto, ”Novaĵoj: Atributoŝanĝoj”