Kiel fari TTT-paĝojn

Kio vere estas XHTML?

Kiam oni faras TTT-paĝojn, oni uzas la lingvon (X)HTML. Ekzistas multaj miskomprenoj pri tiu lingvo. Antaŭ ol ni enprofundiĝos en la teknikajn detalojn pri verkado de TTT-paĝoj, indas lerni, kio ĝi vere estas, kaj por kio oni entute uzu ĝin.

Marklingvo

XHTML ne estas programada lingvo kiel “C++”, “Java” kaj “Basic”. Ĝi estas marklingvo. Oni uzas ĝin por montri la strukturon de dokumento. Ekz. la markoj <p> kaj </p> montras, ke la afero estas tekstoalineo. La markoj <h1> kaj </h1> montras, ke la afero estas ĉeftitolo. K.t.p. La markoj ne estas komandoj. Ili nur informas.

HTML aŭ XHTML?

HTML signifas “HyperText Markup Language” = “Hiper-Teksta Mark-Lingvo”. La unua formo de HTML aperis jam en 1989. Poste oni faris diversajn versiojn: HTML 2.0, HTML 3.2, HTML 4.0 kaj HTML 4.01.

Tiam oni decidis, ke la sekva versio de HTML estu konformigita al la principoj de XML, kiu estas nova ĝenerala regularo por marklingvoj. La novan version oni tial decidis nomi XHTML = “Extensible HyperText Markup Language” (“Etendebla Hiper-Teksta Mark-Lingvo”). La X simple montras, ke ekde nun la bazaj reguloj de la lingvo sekvas la principojn de XML, kaj ke estonte la repertuaro de markoj povos esti facile etendebla kaj variebla.

Praktike ne estas tre grandaj diferencoj inter la antaŭaj versioj kun la nomo HTML, kaj la nova versio kun la nomo XHTML 1.0. Sed XHTML estas pli facile lernebla ol la antaŭaj versioj, ĉar la reguloj estas pli simplaj kaj pli klaraj.

Noto: La antaŭaj versioj de HTML principe sekvis alian bazan regularon: SGML = “Standard Generalized Markup Language” (“Norma Ĝeneraligita Mark-Lingvo”). Sed HTML neniam vere bone kongruis kun SGML, kiu estas ekstreme komplika regularo komprenata de nur malmultaj homoj. XML = “Extended MarkUp Language” (“Etendebla Mark-Lingvo”) esence estas simpligita formo de SGML. Nek SGML, nek XML, estas veraj marklingvoj mem. Ili estas nur ĝeneralaj regularoj por tiaj lingvoj. Oni povas laŭ tiuj reguloj elfari diversajn marklingvojn por diversaj celoj. (X)HTML estas nur la plej populara kaj plej vaste konata tia lingvo.

Ĉi tie ni lernos pri XHTML 1.0, kiu aperis en Januaro 2000. Ĝi estas aparte farita por esti kongrua kun la antaŭa formo, HTML 4.01, por ke ankaŭ malnovaj legiloj ĝin komprenu. Ekzistas pli nova versio, XHTML 1.1, sed ĝi estas pli revolucia. Ne ĉiuj legiloj komprenas version 1.1 (en Majo 2011), kaj tial en la praktiko XHTML 1.0 estas pli bona elekto. Oni povas plu senprobleme uzi ankaŭ la pli malnovajn versiojn. Ekz. HTML 4.01 estas ankoraŭ tute bona elekto. Sed tie ĉi ni lernos la regulojn de XHTML 1.0.

Ne por aspekto

XHTML principe ne estas ilo por indiki, kiel io aspektu. Tekstoalineojn kaj ĉeftitolojn oni povas prezenti en diversaj manieroj. Iuj preferas disigi alineojn per malplenaj linioj. Aliaj preferas enŝovi la unuan linion de alineo. Ĉeftitolojn oni povas prezenti per grandaj literoj, aŭ per grasaj literoj, aŭ per majuskloj, aŭ alimaniere. La markoj de p-elementoj kaj h1-elementoj ne diras ion pri tio. La prezentado povas varii, kaj tio estas bona.

Noto: Ni vidos, ke estas kelkaj esceptoj al tiu principo. Ekzistas iuj markoj, kiuj ja traktas prezenton kaj aspekton. Prefere oni ne uzu tiujn markojn.

Hiperteksto

XHTML estas hiperteksta lingvo. Hiperteksto signifas, ke diversaj dokumentoj estas ligitaj inter si, kaj ke oni, per TTT-legilo, povas salti de unu dokumento al alia, aŭ de unu loko en dokumento al alia loko en la sama dokumento, aŭ al certa loko en alia dokumento. Por tio oni uzas ligilojn. Ligilojn oni indikas per a-elementoj en XHTML.

Diversaj uzoj

XHTML-dokumenton oni povas uzi en diversaj manieroj. Plej ofte oni ilin legas per TTT-legilo, kiu la dokumenton prezentas vide sur ekrano. Sed oni ankaŭ povas presi tian dokumenton surpapere. Aŭ oni povas uzi programon, kiu laŭtlegas la dokumenton, aŭ kiu prezentas ĝin per brajlo por blinduloj. Aŭ serĉrobotoj en la reto povas la dokumenton legi kaj indeksi. La ebloj estas multaj.

Stilfolioj por prezentado

Kiam oni uzas XHTML-on por marki tekston, oni do ne zorgu pri la prezentomaniero, pri la aspekto. Oni zorgu nur pri la karaktero de la enhavo, pri la strukturo de la datumoj. Sed tio ne signifas, ke oni tute ne povas ion diri pri aspekto. Oni ja povas, sed tion oni diru ne per XHTML, sed per stilfolio. Stilfolio estas aparta dosiero, en kiu estas proponoj pri prezenta stilo. Tiajn proponojn oni skribas per tute alia lingvo. Plej ofte oni uzas la lingvon CSS (“Cascading Style Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”). XHTML kunlaboras tre bone kun CSS. Pri stilfolioj ni lernos pli poste. Nun temos unuavice pri enhavo kaj strukturo. Por tio oni uzas XHTML-on. Ne eblas fari bonan proponon pri prezentado, se la dokumento mem ne estas bone farita.

Enhavo - Strukturo - Prezento

Por bone labori pri TTT-paĝoj oni devas distingi inter tri aferoj:

  • Enhavo
  • Strukturo
  • Prezentostilo

Unue oni pensu pri la efektiva enhavo. Oni havu ion gravan, interesan, bonan, amuzan aŭ utilan por diri. Se oni ne havas ion por diri, ian informon, kiun iu volos legi, oni entute ne bezonas fari TTT-paĝon. Do, verku unuavice bonan tekston.

Due oni pensu pri la strukturo. Oni diru la aferojn en strukturita maniero. Alie la homoj ne bone komprenos. Por tio oni helpu sin per XHTML. Plata teksto povas foje sufiĉi, sed aldonaj markoj, kiuj montras, kio estas kio en la teksto, povas multe helpi al TTT-legilo prezenti la dokumenton en klara maniero.

Trie oni eventuale pensu pri la prezentostilo. TTT-legilo povas tute bone mem prezenti ĝuste faritan XHTML-dokumenton, sed oni povas ĝin helpi per proponoj pri aparte taŭga aŭ aparte bela prezento. Por tio oni povas uzi ekzemple CSS-on. Oni tamen sciu, ke la proponoj en la CSS-kodo ne nepre realiĝos. La legiloj rajtas ilin ignori, kaj ankaŭ povas esti, ke la leganto havas propran stilfolion, kiu estos uzata anstataŭe, aŭ kiu eĉ miksiĝos kun la stilfolio de la dokumento. Tio estas nur bona. Gravas la enhavo kaj la strukturo.

Fleksebleco

XHTML-dokumentoj povu esti legataj kaj prezentataj en diversaj manieroj kaj en diversaj kuntekstoj. Ili estu flekseblaj. Fleksebleco estas bona afero. Oni ne provu strikte stiri la manieron, en kiuj homoj legos XHTML-dokumenton. Ĝi adaptiĝu al diversaj programoj, al diversaj ekranoj, al diversaj fenestrograndecoj, al diversaj uzantoj. Por tio ĝi estas bona rimedo. Se oni volas fari ion alian, oni uzu alian rimedon.

Noto: Se oni ial ja volas precize regi la prezenton kaj aspekton de dokumento, oni povas uzi ekzemple la dokumentoformaton PDF, kiu ebligas precize kaj perfekte stiri la tipografion de dokumento. PDF tre malsimilas al XHTML, kaj taŭgas por aliaj celoj.

Al la sekva leciono