Listo de ĉiuj kantotradukoj

Blua trajnvagono

Origina titolo: Голубой Вагон (Goluboj Vagon)

Muziko kaj origina teksto: Владимир Яковлевич Шаинский (Vladimir Jakovleviĉ Ŝainskij)

Esperanta traduko: “kadavraverkisto”, Bertilo Wennergren kaj Alena Adler.

Malrapide kuras nia tempo for,
Eĉ minuton ne revidas ni.
Kvankam la pasinto mankas al la kor’,
La venonto nepre bonos pli.

Glata kaj rekta voj’
Antaŭ ni sternas sin,
Pike al la ĉiel’ ĉe la horizont’.
Ĉiu ajn, ĉiu ajn
kredas je bona fin’,
Portas nin, portas nin.
blua trajnvagon’.

Eble, senbezone ni malpacis ĉi,
Paĝon fermos kalendara flu’.
Al kuniroj novaj foliumu ĝi...
He, stiristo, ne retenu plu!

Sentas mi la batojn sur la reloj tre
Fulme kuras nia vagonar’
Aĥ, ankoraŭ tago jam finiĝas. Ve!
Ĝi bonvolu daŭri plu dum jar’