Listo de ĉiuj kantotradukoj

Frederiko kaj Cecilja

Origina titolo: Balladen om herr Fredrik Åkare och den söta fröken Cecilia Lind

Adapto de Angla popolkanto Saturday Night fare de Cornelis Wreeswijk

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Aŭdiĝas muzik’ el dancej’ en aŭtun’,
kiel vitra spegulo brilegas la lun’
Dancas man’ en mane, en vesperofin’
Frederik’ kun Cecilja, la juna fraŭlin’

Fermante l’ okulojn, proksime kun trem’
ŝi sekvas lin dance kvazaŭ paŝas ŝi mem,
vente ŝi sekvas kien ajn gvidas li,
sed kial subite ruĝiĝas nun ŝi?

Ĉu ĉar Frederiko ĵus flustris al ŝi:
Odoras vi dolĉe en dancharmoni’
Mi adoras vin plene, konfesas sen hont’:
O Cecilja, virino plej bela en mond’

La danco finiĝas je l’ dekdua hor’
la hejm’ de Cecilja ne estas tro for
post alveno ĉi tien la juna fraŭlin’
firme lin petas: kisu nun min!

Atentu Frederiko, ne faru ĝin vi,
ne tuŝu infanon, kio estas ja ŝi,
flore purega, kiel kapreolid’
Mi dek-sep-jariĝas, diras ŝi kun timid’

La steloj migradas, flugadas la nun’
Frederiko maljunas, sed novas la lun’
Frederiko maljunas, sed blindigas la am’ -
O, denove min kisu, diras Cecilja jam.