Listo de ĉiuj kantotradukoj

Lunfluo

Origina titolo: Moon River

Muziko: Henry Mancini

Origina teksto: Johnny Mercer

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Lunfluo, klara kiel sent’
Transiro per arĝenta vel’
Jen revkanto
Al velanto
Mi sekvos vin ĉien, malgravas la cel’

Du vagas ope tra la mond’
Tre multe en la mond’ por ni
Vojaĝo al la ĉielark’
Transe de la park’
Per somernokta bark’
Lunfluo kaj mi