PMEG 2023

7.1. O-vortaj frazpartoj

Difiniloj «

O-vorta frazparto povas havi difinilon antaŭ si. Difinilo estas vorteto, kiu precizigas aŭ malprecizigas la identecon de la tuta frazparto:

la nomo tia nomo tiu nomo ties nomo ĉiu nomo iu nomo
la nomoj tiaj nomoj tiuj nomoj ties nomoj ĉiuj nomoj iuj nomoj
la nomon tian nomon tiun nomon ties nomon ĉiun nomon iun nomon
la nomojn tiajn nomojn tiujn nomojn ties nomojn ĉiujn nomojn iujn nomojn

Nombrovortoj «

Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn, kiuj montras, pri kiom da aferoj temas:

  • unu tablo

  • du pordoj

  • tri hundojn

  • dudek kvin aŭtoj

  • cent mil dolarojn

A-vortoj «

Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn. Se la O-vorto havas iun el la finaĵoj J kaj N, ankaŭ la rekte priskribanta A-vorto ricevas tiujn finaĵojn. Rekte priskribanta A-vorto staras normale antaŭ la O-vorto:

  • granda tablo

  • malfermita pordo

  • sovaĝaj hundoj

  • strangajn okazaĵojn

Oni povas ankaŭ uzi postmetitajn A-vortojn. Iafoje oni postmetas A-vorton por emfazi ĝin:

  • amo eterna

  • marteladon bruan

Alifoje oni postmetas A-vorton por klareco.

O-vortaj frazpartoj «

Oni ankaŭ povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia priskriba frazparto staras ĉiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas ĉiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finaĵon:

  • viro kun ĉapelo

  • junulino el Francujo

  • instruisto pri la japana lingvo

  • hundo sen vosto

  • pordo de malgranda domo

  • kurado laŭ vojo kampara

  • skribado per globkrajono

  • verkado de konataj aŭtoroj

  • verkado de la libroj

  • verkanto de libroj

  • iro en la preĝejonFA4.166

Rimarku, ke oni ne povas priskribi O-vorton per antaŭmetita O-vorto (sen rolmontrilo). Tiaj priskriboj estas eblaj en iuj lingvoj, ekz. la angla, sed ne en Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton aŭ postmetitan O-vorton kun rolvorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto, instruisto de lingvo(j), Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Berlino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton: Esperanto-kongreso, lingvoinstruisto.

Identigaj priskriboj «

Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo ne havu N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon:

  • sinjoro PetroFE.18

  • la urbo BarcelonoOV.391

  • la monato MajoFA3.18

  • mia fratino AnastazioFA1.229

  • la gazeto New York Times

  • tiu libro Ĉu vi kuiras ĉine? (la libro nomiĝas Ĉu vi kuiras ĉine?)

  • Neniam uzu la vorton “amo”.OV.383

I-verboj «

O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon, precipe se la O-vorto havas agan signifon:

  • la povon laboriM.38

  • forta deziro venki

  • ĝojo esti la unua

  • la neceso eduki infanon

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo. Tia priskribo staras ĉiam post la O-vorto:

  • haroj kiel plumoj de korvoM.141

  • vizaĝo kiel lakto kaj sangoFA2.105

En ĉi tiaj esprimoj oni ne uzu kia. Ne diru *haroj kiaj plumoj de korvo*.

Subfrazoj «

Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon. La subfrazo ĉiam staras post la O-vorto:

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

  • Li rakontis la novaĵon, ke ŝi finfine alvenis.

Lokaj kaj tempaj E-vortoj «

Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj (kaj E-vortecaj vortetoj) povas aperi kiel postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu troviĝas, kiu okazas, estanta, troviĝanta, okazanta aŭ similan esprimon:

  • La floroj supre sur la tero odoras.FA1.83La floroj, kiuj troviĝas supre...

  • El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno.FA3.63El la preĝejo, kiu estis tute apude... El la tute apuda preĝejo...

  • La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere.FA2.134La pordo, kiu troviĝis kontraŭe [= en la kontraŭa domo]... La kontraŭa pordo...

  • La vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita.FA1.203La vesperon, kiu estis antaŭe... La antaŭan vesperon...

  • Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano.FA3.93Sur mizera lito, kiu troviĝis tie... Sur tiea mizera lito...

  • Alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen.FA3.123...la vojon, kiu kondukas hejmen.

  • La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen.OV.123...iradon, kiu direktiĝas antaŭen.

  • Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien.FA4.152...la vojaĝon, kiu kondukis ŝin ĉi tien.

Ofte oni ankaŭ povas uzi postmetitan A-vorton kiel lokan aŭ tempan priskribon de O-vorto: la preĝejo tute apuda, la pordo kontraŭa, la vesperon antaŭan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.

Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la O-vorto, dum tia ĉi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antaŭan vesperon, la vesperon antaŭan, la vesperon antaŭe, sed nepre ne *la antaŭe vesperon*.

Postmetita loka, direkta aŭ tempa priskribo de O-vorto ofte mem havas precizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili troviĝas sude de Parizo), la vesperon antaŭe de la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la posta tago). Se oni uzas A-vorton, oni iafoje povas miskompreni tiel, ke la preciziga priskribo rilatas al la O-vorto, kio povas tute ŝanĝi la sencon: la regionoj sudaj de Parizola sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas al Parizo), la vesperon antaŭan de la geedziĝola antaŭan vesperon de la geedziĝo (la geedziĝo okazas en tiu vespero). En la lasta ekzemplo oni povas elturnigi per al anstataŭe de: la vesperon antaŭan al la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la tago post tiu vespero).

Ordo de priskriboj de O-vorto «

En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj ordinare sekvas la jenan ordon:

difinilo · kvantaj priskriboj · antaŭpriskriboj · ĉefvorto · postpriskriboj

Ekzemple: la du novaj tenisaj pilkoj en tiu kesto. Tie pilkoj estas ĉefvorto, la estas difinilo, du estas kvanta priskribo, novaj kaj tenisaj estas antaŭpriskriboj, kaj en tiu kesto estas postpriskribo.

Difinilo «

Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambaŭ, unu.

Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon: la domo, tiuj tri domoj, kies grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambaŭ domoj.

La difinilo tia iafoje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. La vorteto tia iafoje eĉ troviĝas en postpriskriba pozicio, precipe kiam ĝi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.FA3.114 Tia estas difinilo de arbo. La subfrazo kian ni... priskribas tia. Ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj.M.20 Ankaŭ kiam tia staras en tiaj pozicioj, ĝi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun ĝi.

Kvantaj priskriboj «

Kvantaj priskriboj estas ĉefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj: la tridek ruĝaj domoj, la dek tri ruĝaj domoj, la unua domo, mia tria ruĝa domo.

Ankaŭ iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antaŭ)lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta ŝtona domo (ne *la ŝtona tuta domo*), la alia ŝtona domo (ne *la ŝtona alia domo*), la sama ŝtona domo (ne *la ŝtona sama domo*).

Se oni uzas du aŭ pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jarojla dek lastaj jaroj, la aliaj du knabojla du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombrovorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.

Antaŭpriskriboj «

Antaŭpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la ruĝa domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antaŭmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj hindaj ĉemizoj. Oni tiam normale metas ĝeneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn laste (hindaj).

Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj.M.101 Oni povus ankaŭ diri: ...du el miaj pli junaj fratoj.

Antaŭmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte fariĝas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antaŭ ĝi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta brazila ligno de tre alta kvalito.

Postpriskriboj «

Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, frazparto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aŭ tempa E-vorto, loka vorteto.

Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la reciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antaŭ la subfrazo, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi aĉetis. Ĉu mi aĉetis la domon aŭ la lignon? Por aldona klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Ĝi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi aĉetis, domo el tiu ligno kiun mi aĉetis. (En tiu ĉi ekzemplo oni povas elturniĝi ankaŭ per ligna domo, kiun mi aĉetis / domo ligna, kiun mi aĉetis, se la senco estas, ke mi aĉetis la domon.)

Nekutima vortordo «

Iafoje oni deflankiĝas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio estas ebla, kiam la diversaj finaĵoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:

  • Ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn.Rz.67Ili tie ĉi havas tre bonajn ĉevalojn. La N-finaĵo ĉe bonajn klare montras, ke ĝi estas rekta priskribo de ĉevalojn malgraŭ la nekutima vortordo.

  • Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.M.178...kaj nenian laborenspezon ŝi havis.

Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia ĉi vortordo troviĝas en la Esperanta himno “La Espero”: Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion.FK.298Ne al glavo soifanta sangon (kiu soifas/deziras sangon) ĝi tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingvaĵo.