PMEG 2023

31.2. Fariĝi kaj iĝi

La du verboj fariĝi kaj iĝi estas ambaŭ faritaj el la sufikso , kaj ambaŭ montras ŝanĝon de stato sen ekstera kaŭzanto. La subjekto estas tio, kio ŝanĝiĝas. La rezulto de la ŝanĝo aperas kiel perverba priskribo. Fariĝi estas pli tradicia, sed iĝi fariĝas pli kaj pli ofta, ĉar ĝi estas pli mallonga:

  • La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.FE.33

  • Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si.FE.23

  • Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj.Rn.18 Sensubjekta frazo.

  • Karlo iĝis kuracisto.

  • Ŝi iĝis tre kolera.

Fariĝi estas ankaŭ uzata en frazoj, kie la subjekto mem estas la rezulto de la ŝanĝo. Fariĝi tiam signifas pli-malpli “fariĝi estanta”, “okazi”, “ekesti”. En tiaj frazoj oni uzas ankaŭ estiĝi, sed malofte iĝi. Se la signifo estas “kreiĝi” oni neniam uzas iĝi, sed nur fariĝi, estiĝiekesti:

  • Fariĝis somero.FA1.230

  • Unu vesperon fariĝis granda uragano.FA1.27

  • Kaj Dio diris: estu lumo; kaj fariĝis lumo.UL.19