PMEG 2024

31.5. Igi

Igi = “kaŭzi, ke iu faru ian agon”, “kaŭzi, ke iu aŭ io ekhavu ian econ”. Igi estas farita el la sufikso IG.

La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kaŭzas la aferon. La objekto estas tiu, kiu faras la agon, aŭ kiu ekhavas la econ. La rezulto aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj.Nm.32Li faris tiel, ke ili devis vagadi ...

  • La finiĝado de la tago igis ilin rapidi.M.200

  • En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn.OV.247

  • Mi prenis kaj dissigelis [la leteron].Kiel do vi ...?Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis.Rz.92... Nenatura forto min igis preni kaj dissigeli la leteron.

  • Mi igis ĝin nigra.Mi nigrigis ĝin.

  • Tio igis ilin disaj.Tio disigis ilin.

  • Ŝia patro igis ŝin edzino.Ŝia patro edzinigis ŝin.

  • Li igis la foton enkadra (= tia, ke ĝi estis en kadro).Li enkadrigis la foton.

Zamenhof uzis igi nur kun la senco “kaŭzi, kiu iu faru ian agon”, do nur kune kun I-verbo. Sed nuntempe oni uzas igi ankaŭ kun la senco “kaŭzi, ke iu aŭ io ekhavu ian econ”, do kune kun A-vorto aŭ O-vorto.

Igi neniam signifas “krei” aŭ “produkti”. Ne diru: *Dio igis la mondon.* *La ŝuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La ŝuisto faris botojn al mi.