PMEG 2023

17.1. Aŭ... aŭ

Duobla aŭ plurobla (kun ankaŭ antaŭ la unua alternativo) montras, ke la prezentataj ebloj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je :

  • Karlo manĝis pomon piron. Li manĝis unu el tiuj du fruktoj, sed ne ambaŭ.

  • Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros floro multekosta ŝtono.FE.15 Nepre eliros el via buŝo unu el la nomitaj ebloj.

  • Oni devas ridi plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj.BV.30 Oni ne povas fari ambaŭ, kaj oni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.

  • mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, mi estas ebria!FA1.118

  • Oni povus diri, ke ŝi forgesis ĉion en la mondo, ŝi ne havis forton, por iri pluen.M.192