PMEG 2023

11.3. Unua persono

Mi «

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata “la unua persono”:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9

  • Promenante sur la strato, mi falis.FE.22

  • La patro donis al mi dolĉan pomon.FE.10

  • Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.FE.25

  • Mi amas min mem.FE.18

  • Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.FE.42

  • Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.FE.21

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn.FE.14

  • Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon.FE.20

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34

Ni «

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj ĉiuj aliaj personoj, aŭ mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

  • Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.FE.9 Ni = “mi kaj ĉiuj aliaj homoj”.

  • Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.FE.28 Ni = “mi kaj li”.

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.FE.40 Ni = “mi kaj aliaj personoj, sed ne la alparolato”.

  • Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!FA2.32 Ni = “mi kaj vi”.

  • Ni du laboris alterne.FA3.122 Ni = “mi kaj unu alia”.

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron.FE.24 Ni = “mi kaj li”.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.FE.33

  • La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.FE.39

Legu ankaŭ pri ni en nerekta parolo.

Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba lingvo, kiam la skribanto volas iel ŝajnigi, ke li tamen ne estas sola, ĉu pro modesteco, ĉu pro alia kialo:

  • La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni.FE.30 Ni ĉi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaŭ inkluzivigi ankaŭ aliajn esperantistojn.

  • En la venonta ĉapitro ni traktos tiun ĉi demandon pli profunde. Per ni la aŭtoro kvazaŭ inkluzivigas la leganton.

En iuj tempoj kaj kulturoj reĝo aŭ alia altrangulo iafoje priparolis sin mem per ni anstataŭ mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde aldoni klarigan noton.