PMEG 2023

12.3.6.11. Pro

Kaŭzo «

Plej ofte pro montras kaŭzon:

  • Ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo.FA1.45 La malvarmo kaŭzis la frapadon.

  • En la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fenestraj kovriloj.FA3.53 La bruo vekis lin.

  • Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco [...]?FA2.104 La maljuneco kaŭzis la nigran koloron.

  • Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.BV.83 La demando kaŭzis la surprizon, kiu siavice kaŭzis la renversadon. (El estas uzata por ne ripeti pro dufoje.)

Iafoje oni uzas por montri kaŭzon anstataŭe deel.

Motivo «

Pro povas ankaŭ montri motivon aŭ kialon:

  • Mi ridas pro lia naiveco.FE.29 Mia kialo por ridi estas lia naiveco.

  • Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras.FE.21...kaj kial ŝi ploras.

  • Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.FE.35

  • Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo.M.153

Celo kiel motivo «

Pro povas montri ion, kio estas motivo de ago, ĉar oni volas ĝin fari, akiri aŭ atingi, aŭ ĉar oni volas ĝian bonon:

  • Vi afable tion ĉi diras pro komplimento.Rz.44 La motivo estas deziro fari komplimenton.

  • Ili dancadis pro sia propra plezuro.BV.13 La kialo por danci estas deziro fari al si plezuron.

  • Ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon.FK.266 La motivo por la batalado estas volo efektivigi utilan aferon.

  • Morti pro la patrujo estas agrable.FE.20 La motivo por morti estas deziro helpi al la patrujo.

  • Mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano.M.156

Ĉi tie motivo kaj celo intermiksiĝas, kaj oni ofte povas egale uzi ĉu pro, ĉu por. Ĉe Zamenhof pro estis tute kutima en tia ĉi uzo, sed nuntempe oni ĝenerale preferas por, kiu ordinare estas pli klara. La eblo prezenti celon kiel motivon de agado, povas tamen esti utila nuanco.

Dankomotivo «

Oni uzas pro ankaŭ por montri motivon de danko:

  • Pro ĉio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon.L1.187 La motivo de la danko estas ĉiuj bonaj aferoj, kiujn vi faris.

  • Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio!FA1.171

Ofte oni tamen uzas por en tiaj esprimoj.

Potenco alvokata «

Oni uzas pro ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj, petegoj kaj similaj esprimoj. Motiva signifo normale iel ĉeestas:

  • Pro la tuta fajro de la infero, silentu!Rt.40

  • Pro la ĉielo, havu kompaton!Rt.57

  • Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano!Rt.40

  • Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano.M.198

Oni tiel uzas ankaŭ per kaj iafoje je.

Komercaĵo, pagaĵo «

Oni uzas pro ankaŭ en tiuj diversaj pagaj, aĉetaj kaj vendaj roloj, kie oni normale uzas por:

  • Kion vi postulas pro la poto?FA2.17Kion vi volas por vendi la poton?

  • Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi.FA3.59

  • Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono.FA1.18...se vi pagos buŝelon da mono.

  • Ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo.FA3.97

Pro antaŭ ke-frazo «

Oni povas uzi pro ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed intermetas helpan tio:

  • Ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela.FA1.44...ĉar ŝi estas...

  • Vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron.M.90

  • Pro tio ketial keĉar.

Proanstataŭ «

Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstataŭ, verŝajne pro influo de latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.*Nm.32...anstataŭ la loĝantoj de la lando.