PMEG 2023

12.3.3.1. Da – bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion “substancecan” (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvantesprimo montras, kiom estas de la substanceca afero:

kvanto“substanco”
unu kilogramodapano
litrodalakto
skatolodarizo
amasondakomencantoj
du milionojdarubloj
iomdavalizoj
tiomdafeliĉo
multedaproblemoj
  • Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.M.182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

  • Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31

  • Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!FA1.7

  • Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.FE.35

  • La riĉulo havas multe da mono.FE.37

  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.PE.655

  • Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.M.148

  • Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo.FE.32

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta priskribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)

Nombrovortoj kaj da-esprimoj «

Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

  • Tie loĝas du esperantistoj.

  • Mi havas cent pomojn.

  • Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.FE.14

  • Li ĝin forblovas por dudeko da rubloj.Rz.22

Ne uzu N-finaĵon post da «

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vortokvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

  • La riĉulo havas multe da mono.FE.37La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

  • Kiom da pano vi volas?Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)