PMEG 2023

33.2.5. Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj

Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kaŭzon por diri la ĉeffrazon. La ĉeffrazo estas normale demanda aŭ ekkria frazo:

  • Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras [...]?FA1.227Kio do estas al vi? Mi demandas tion, ĉar vi tiel ploras.

  • Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA3.96Kien vi volas iri? Mi demandas tion, ĉar vi metis sur vin la festan surtuton.

  • Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon!Rt.30Kia malsaĝulo mi estis! Mi nomas min tiel, ĉar mi volis reiri en la kaĝon.

Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aŭ rezulton. Ke tiam signifas “tiel ke, kun la rezulto ke, kio kaŭzis ke” aŭ simile:

  • Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.BV.29

  • Jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri!Rt.105

Oni povus enŝovi tiel en la ĉeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dirmaniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.