PMEG 2023

2.3. Ne-Esperantaj vortoj – elparolo

Kiam ne-Esperanta nomo (aŭ alispeca fremda vorto) aperas en Esperanta frazo, ekzistas tri manieroj elparoli:

  • Oni povas la nomon elparoli laŭ la origina lingvo (almenaŭ proksimume), kio postulas sciojn de tiu lingvo. Tio ĉiam estas ĝusta elparolmaniero, sed ne ĉiam efika maniero komuniki.

  • Oni povas la nomon elparoli tiel, kiel oni ĝin elparolas en sia propra lingvo (kiam tiu ne estas la origina lingvo). Tio bedaŭrinde tre ofte okazas, sed estas tre malrekomendinda, ĉar tiam eble nur parolantoj de tiu lingvo bone rekonas la nomon.

  • Oni povas la nomon elparoli en esperanteca maniero. Tio estas ankoraŭ malofta, sed tre rekomendinda, ĉar ĉiuj parolantoj de Esperanto havas ŝancon rekoni la nomon.

Kiam ekzistas plene esperantigita nomformo, kiu estas vaste konata, uzado de tiu formo estas kompreneble la plej efika maniero komuniki. Legu pli pri ne-esperantigitaj nomoj.

Esperanteca elparolo «

Kiam anoj de diversaj lingvoj parolas sian lingvon kaj uzas fremdajn nomojn, ili normale ne elparolas laŭ la fremda lingvo, sed spontane ŝanĝas la elparolon laŭ la elparolaj kutimoj de sia propra lingvo. Simile esperantistoj povas elparoli fremdajn nomojn laŭ la elparola sistemo de Esperanto. Tion oni povas nomi esperanteca elparolo.

Esperanteca elparolo ne signifas, ke oni elparolas ĉiun literon laŭ la Esperantaj reguloj, sed ke oni elparolas uzante kiom eble nur Esperantajn sonojn. La celo estas trovi elparolmanieron, kiu faras la nomon rekonebla por ĉiu ajn esperantisto. Oni atentu kaj la fremdan elparolon, kaj la fremdan skribon, ĉar multaj nomoj estas pli konataj en sia skriba formo. Ofte estas bone serĉi kompromison inter la origina sono kaj la sonsistemo de Esperanto. Kiam oni ne konas la originan elparolon, sed eble nur la skribon, oni devas improvizi. Necesas esti tre tolerema pri elparolo de fremdaj nomoj en Esperanto. La celo ne estas montri siajn sciojn de fremdaj lingvoj, sed komuniki kiel eble plej efike.

En fremdaj vortoj ofte aperas la ne-Esperantaj literoj Q, W, X kaj Y. Por ili oni povas uzi la sekvajn elparolojn:

  • Q kiel “k”; QU kiel “kv”

  • W kiel “ŭ” (aŭ kiel “v”)

  • X kiel “ks”

  • Y kiel “j” (antaŭ aŭ post vokalo) aŭ kiel “i” (en aliaj okazoj)

Ekzemploj de eblaj esperantecaj elparoloj «

La ĉi-postaj esperantecaj elparoloj ne estas la solaj eblaj. Oni povas diversgrade atenti la originan elparolon kaj la Esperantan sonsistemon. Memoru ankaŭ, ke oni ĉiam povas uzi la originan elparolon senŝanĝe, se oni tion preferas.

  • Coca Cola koka kola (angla nomo de trinkaĵo). La “O” (diftongo) fariĝas simpla vokalo. La malklaraj finaĵvokaloj fariĝas A laŭ la skribo.

  • Chaplin ĉaplin, ĉeplin (Usona nomo de kinartisto). La “A” elparoliĝas angle inter A kaj E. Verŝajne A laŭ la skribo estas preferinda, sed ankaŭ E eblas. La malklara elparolo de “I” fariĝas I.

  • Winchester vinĉester (angla urbonomo). La “W” (= Ŭ) fariĝas V, ĉar Esperanta Ŭ normale ne aperas vortkomence. La malklara “E” fariĝas E. La fina “ER”, kiu elparoliĝas kiel vokaleca R, fariĝas ER, ĉar Esperanta R ne povas esti vokalo.

  • Dreyfus dre(j)fus (nomo de historie fama franca oficiro). La “Y” estas neelparolata france. Ĝi povas fariĝi J aŭ malaperi. La “U” (ronda antaŭa vokalo) fariĝas U laŭ la skribo.

  • Honoré de Balzac (h)onore de balzak (franca nomo de verkisto). La “H” estas neelparolata france. Ĝi povas resti, laŭ la skribo, aŭ malaperi. La malklara vokalo en de fariĝas E laŭ la skribo.

  • Changzhou ĉan(g)ĝo (ĉina urbonomo). La spira “CH” fariĝas Ĉ. La senspira “ZH” fariĝas Ĝ. La “NG” (vela naza konsonanto) fariĝas N, aŭ eventuale N + G laŭ la skribo. La diftongo “OU”, kiu estas fremda al Esperanto, fariĝas O.

  • al-Ghurdaqa (al-)ĥurdaka(al-)gurdaka (araba nomo de egipta havenurbo). Al estas difina artikolo kaj povas forfali. “GH” (= voĉa Ĥ) fariĝas Ĥ aŭ G. La ekstreme malantaŭa “Q” fariĝas K.

  • Haliaeëtus leucoryphus halieetus leŭkorifus (latina scienca nomo de birdospeco; la Esperanta nomo estas haliaeto). La “AE” fariĝas E. La “Y” fariĝas I.

  • Kalocsay kaloĉai (hungara nomo de Esperanta verkisto). Hungara malhela “A” fariĝas ordinara A laŭ la skribo.

  • Malmö malme, malmo (sveda urbonomo). La “Ö” (antaŭa ronda vokalo) fariĝas E aŭ O.

Akcentado «

Ekzistas tri manieroj akcenti en esperanteca elparolo. Por ĉiu nomo oni elektu manieron, kiu ŝajnas oportuna:

  • Se la origina lingvo havas akcenton, oni povas konservi la originan akcenton.

  • Oni povas akcenti sur la antaŭlasta vokalo laŭ la Esperanta akcentoregulo. Tio estas ofte natura, kiam la nomo ŝajnas havi ian finaĵon similan al la Esperantaj finaĵoj.

  • Oni povas imagi finan apostrofon – anstataŭ O-finaĵo – kaj akcenti lastvokale.

  • Coca cola kóka kólakokakóla

  • Chaplin ĉáplinĉaplín

  • Haliaeëtus leucoryphus haliéetus leŭkórifushalieétus leŭkorífus

  • Kalocsay káloĉaikaloĉái

  • Malmö málmo, málme (la “duobla” sveda akcento fariĝas ordinara akcento)