PMEG 2023

38.3.3. DIS

DIS = “for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen”. DIS estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.

Movaj vortoj «

Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj:

  • iri disiri = iri for en malsamaj direktoj

  • kuri diskuri = kuri for en malsamaj direktoj

  • ĵeti disĵeti = ĵeti for en malsamaj direktoj

  • sendado dissendado = sendado for en pluraj direktoj

Jam dis-signifaj vortoj «

Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:

  • ŝiri disŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn

  • rompi disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn

  • pecigi dispecigi = pecigi kaj dismeti

  • haki dishaki = haki en pecojn

  • vastigo disvastigo = vastigo en pluraj direktoj

  • de disde = “de” en formova aŭ malsimileca signifo

La vorto disde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo, aŭ anstataŭ de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antaŭ neaga vorto.

Kunig-signifaj vortoj «

Iafoje oni uzas DIS ĉe vorto kun signifo kuniga, kompaktiga, ferma k.s. DIS tiam forigas la kunigan signifon aldonante anstataŭe disigan signifon. DIS tiam funkcias same kiel MAL:

  • faldi disfaldi = malfaldi

  • sigeli dissigeli = malsigeli, rompi sigelon

  • volvi disvolvi = malvolvi, etendi plata ion volvitan, iom post iom kreskigi aŭ evoluigi

El tiaj DIS-vortoj nur disvolvi estas ofta, kaj nur en sia figura signifo “iom post iom kreskigi aŭ evoluigi”. Tia figura disvolvi estas akceptebla, sed en aliaj okazoj oni prefere uzu MAL: malfaldi, malsigeli k.t.p.

Ordinara radiko «

  • disa = malkuna, dividita, maldensa

  • dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aŭ malsamaj direktoj

  • disen = malkunen, en malsamajn lokojn aŭ malsamajn direktojn

  • disa disigi = igi disa(j), disdividi disiĝi = iĝi disa(j), disdividiĝi, dismoviĝi

  • disa karno diskarnidiskarnigi = forigi aŭ disŝiri ies karnon

  • disaj membroj dismembrigi = disdividi laŭ la membroj (membro estas ĉi tie aŭ korpa membro, aŭ difinita parto de tutaĵo)

Noto: Oni ankaŭ provis uzi DIS memstare anstataŭ disen, precipe en poezio: La mon’ ruliĝis sur la planko dis. (Ekzemplo laŭ K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.