PMEG 2023

38.3.9. PRA

PRA = “antaŭ tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:

  • homo prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo

  • arbaro praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo

  • tempo pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo

  • eksplodo la Praeksplodo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreiĝis la universo laŭ moderna kosmologio

  • tipo pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo

  • peko prapeko = la origina peko de Adamo kaj Evo (laŭ Kristanismo)

Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaŭlasta = “antaŭa al la antaŭlasta”. Simile eblus uzi PRA ĉe antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ.

Ĉe parencovortoj «

Ĉe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.

Ĉe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o kaj nev(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri eĉ pli malproksimajn parencojn, unu PRA por ĉiu generacio:

  • avo via praavo = la patro de via av(in)o

  • avo via prapraavo = la patro de via praav(in)o

  • avo via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o

  • nepo via pranepo = la filo de via nep(in)o

  • nepo via prapranepo = la nepo de via nep(in)o

  • onklo via praonklo = la frato de via av(in)o

  • onklo via prapraonklo = la frato de via praav(in)o

  • nevo via pranevo = la filo de via nev(in)o

  • nevo via prapranevo = la nepo de via nev(in)o

Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavopra-pra-pra-avo, kvarpraavinopra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraŭ neuzata.

Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:

  • patro prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio

  • filo prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.

Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.

Ordinara radiko «

  • praa = ekzistinta antaŭ tre longe, primitiva, antaŭhistoria