PMEG 2023

38.2.3.

AĴ = “(konkreta) afero”. Plej ofte AĴ montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). La diferenco inter AĴ kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj «

Plej ofte oni metas AĴ post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AĴ-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

  • bela belaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo

  • utila utilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila

  • dolĉa dolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)

  • nuda nudaĵo = nuda parto de io (ekz. de korpo)

  • nova novaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn dolĉa afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu ajn bela aĵo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion.

Agaj radikoj «

Oni ankaŭ povas uzi AĴ ĉe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AĴ-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretaĵo kiu faras la agon, konkretaĵo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

  • fari faraĵo = io farita, farata aŭ farota

  • desegni desegnaĵo = desegnita bildo

  • draŝi draŝaĵo = draŝita greno

  • segi segaĵo = ligneretoj aŭ ligna polvo, kiuj ekestis pro segado

  • aparteni apartenaĵo = io, kio apartenas al iu

  • bruli brulaĵo = io, kio brulas

  • kreski kreskaĵo = io, kio kreskas, planto

  • kovri kovraĵo = io, per kio oni kovras

  • amuzi amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi

  • fini finaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

  • akiri akiraĵo = io akirita

  • havi havaĵo = io havata

  • trinki trinkaĵo = io, kion oni trinkas

  • fandi fandaĵo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandiĝas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

Klariga AĴ «

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretaĵo, tiam AĴ povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)

  • skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko skribaĵo = io skribita

Alispecaj elementoj «

Oni uzas AĴ ankaŭ post aliaj radikoj (ankaŭ radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AĴ-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaŭ AĴ:

  • ligno lignaĵo = io farita el ligno

  • tolo tolaĵo = io farita el tolo

  • infano infanaĵo = infaneca afero

  • araneo araneaĵo = reto de araneo

  • azeno azenaĵo = azeneca (= stulta) afero

  • ĉirkaŭ ĉirkaŭaĵo = spaco/loko/regiono ĉirkaŭ io

  • sub subaĵo = io, kio troviĝas sub io alia, subŝtofo, skribsubaĵo, fono

  • post postaĵo = pugo

  • mi miaĵo = io, kio koncernas min, aŭ kio apartenas al mi

  • sen senco sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco

  • granda animo grandanimaĵo = faraĵo karakterizata de ies granda (= nobla) animo

Manĝaĵoj «

Aparta grupo de AĴ-vortoj estas manĝaĵoj. Plej ofte tio, kio staras antaŭ AĴ, montras ion manĝeblan. La tuta vorto montras manĝaĵon preparitan el tio:

  • porko porkaĵo = manĝaĵo el porko

  • kokido kokidaĵo = manĝaĵo el kokido

  • ovo ovaĵo = manĝaĵo el ovo(j)

  • sukero sukeraĵo = frandaĵo el sukero

  • glacio glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antaŭelemento ne estas io manĝebla:

  • pato pataĵo = manĝaĵo preparita en pato

  • baki bakaĵo = manĝaĵo preparita per bakado

  • bruna brunaĵo = manĝaĵo farita el faruno brunigita en butero

Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj «

O-vortoj povas laŭsence esti nombreblaj aŭ nenombreblaj. Ĉe O-vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu sama AĴ-vorto povas uziĝi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:

  • Sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo.FA1.187 La vorto vidindaĵo uziĝas kun senco nenombrebla (“substanceca”). Ekzistas pli aŭ malpli multe da vidindaĵo.

  • En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj!FA3.55 La vorto vidindaĵoj uziĝas kun senco nombrebla. Ekzistas pli aŭ malpli multaj vidindaĵoj. Oni povus nombri ilin.

  • Kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj.Lv.23 Nenombrebla, substanceca produktaĵo.

  • Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn.Jĥ.34 Nombreblaj produktaĵoj.

Se AĴ-vorto havas J-finaĵon, ĝi sendube havas sencon nombreblan, sed se mankas J-finaĵo, ambaŭ interpretoj estas eblaj: Li lavis tolaĵon. La tolaĵo povas esti unu (nombrebla) vestaĵo, tuko aŭ simile. Sed ankaŭ povas temi pri kolekto de diversaj vestaĵoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu nenombreblan amason.

Ordinara radiko «

  • aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)

  • aĵ-vorto = vorto kiu montras aĵon, konkreta vorto