PMEG 2024

38.2.15. ET

ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun EG. ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:

  • domo → dometo = (tre) malgranda domo

  • doloro → doloreto = (tre) malforta doloro, irito

  • varma → varmeta = nur iom varma

  • verda → verdeta = malforte verda, neklare verda

  • dika → diketa = nur iom dika

  • babili → babileti = babili malmulte

  • pluvi → pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj

  • iom → iomete = nur malmulte

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

  • ŝtrumpo → ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo

  • ridi → rideti = ridi sensone kun fermita buŝo

  • manĝi → manĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi

  • rafano → rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)

Alternativoj de ET-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo → stumbli

  • vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo → pado

  • beleta = plaĉaspekta → linda

Karesa signifo «

Iafoje ET montras karesan nuancon:

  • patro → patreto = kara patro, paĉjo

  • edzo → edzeto = kara edzo

  • mano → maneto = ĉarme malgranda mano

  • knabino → knabineto = ĉarme malgranda knabino

Ordinara radiko «

  • eta = malgranda, malintensa

  • etigi = fari malgranda

  • etiĝi = fariĝi malgranda

  • etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burĝo → etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)

  • fingro → etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

  • akciano → etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj

Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.