PMEG 2023

38.2.28. OP

OP = “grupo kun certa nombro da membroj”. Komparu kun OBL kaj ON. OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:

  • unu unuopo = unu sola afero aŭ persono

  • unu unuopa = sola, rigardata aparte

  • unu unuope = ĉiu por si mem

  • du duopo = grupo de du, paro

  • du duopa = konsistanta el du membroj

  • du duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du

  • dek dekopo = grupo de dek

  • dek dekopa = konsistanta el dek membroj

  • dek dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek

  • Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.FE.14 Ili promenas ĉiam ambaŭ kune.

  • Kvinope [= kvin personoj kune] ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14

  • En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.

  • Ni demandis ĉiun unuopan personon aparte, sed ĉiu respondis tute same.

  • La registaro devas protekti la rajtojn de unuopuloj.... de unuopaj personoj.

  • Kiomope ni ludu? ≈ Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni ludos?

  • Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia.OV.374 La grupo de aliĝintaj britoj konsistas el multaj personoj.

  • duopa interparolo = interparolo inter du personoj

  • triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj

Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, ĉiu el kiuj estas per si mem tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL.

Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo:

  • duo = duopo aŭ la nombro du

  • trio = triopo aŭ la nombro tri

  • deko = dekopo aŭ la nombro dek

Ordinara radiko «

  • opa = kolektiva

  • ope = kolektive

  • opo = kolektiva grupo