 PMEG 2024
PMEG 2024
38.2.31. UM
La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.
Agi per io «
Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:
- folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi 
- palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn 
- okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu 
- brako → brakumi = ĉirkaŭbraki 
Provizi per io «
Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:
- aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi 
- suno → sunumi = elmeti al la sunradioj 
- sukero → sukerumi = kovri per sukero 
- sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi) 
Por tiu ĉi signifo oni uzas iafoje la teĥnikan sufikson IZ.
Ekzekutado «
Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:
- kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi 
- pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi 
- ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj 
- gaso → gasumi = mortigi per venena gaso 
- dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma) 
- kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn 
Vestaĵparto «
Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:
- kolo → kolumoFE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon 
- mano → manumoFE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko 
- plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo 
- dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo 
- nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo 
- buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo) 
- hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo) 
Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto.
Nombrosistemo «
UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:
- du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo 
- dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi) 
- dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj 
Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI.
Diversaj UM-vortoj «
- malvarma → malvarmumiFE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo) 
- plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.) 
- gusti → gustumi = senti guston, provi guston 
- aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon 
- cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi 
- loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado 
- alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto) 
- bruli → brulumo = inflamo 
- komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p. 
- lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo 
- korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo 
- dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten) 
- proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ 
- somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko 
Superfluaj UM «
En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.
Novaj UM-vortoj «
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.
Ordinara radiko «
Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:
- umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla ... 
- umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan ...