PMEG 2023

39.2.5. AŬTO°

Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo “(per si) mem, propra”: aŭtodidakto, aŭtogiro, aŭtografo, aŭtoklavo, aŭtomato, aŭtobiografio, aŭtomobilo.

Vera prefikso «

“Aŭtomata”. Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: piloto *aŭtopiloto* = “pilotaŭtomato en aviadilo”, respondilo *aŭtorespondilo* = “aŭtomata respondilo de telefono”. AŬTO estas evitenda pro la risko de konfuzo kun la vorto aŭto (mallongigo de aŭtomobilo). Nepre uzu aŭtomataaŭtomato.