PMEG 2023

39.2.8. EKO

Prefiksa mallongigo de “ekologia” aŭ “laŭekologia” uzata en kelkaj modernaj vortoj: sistemo ekosistemo = “ekologia sistemo”, turismo ekoturismo = “turismo, kiu ne minacas la naturmedion”, katastrofo ekokatastrofo = “katastrofo en naturmedio”.