PMEG 2024

39.2.10. HIPER

Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon “super”, “tro” aŭ “trans”: hiperbolo, hipermetropa, hiperteksto, hipertrofio, hipernovao, Hiperboreo.

Vera prefikso «

Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al “super”, “tro” aŭ “trans”: acideco hiperacideco = “tromulteco de acido en stomako”, reala hiperrealismo = “artostilo kun detaleco pli granda ol rigardado de la realo”. Estas preferinde uzi supertro prefiksece (ekz. superacideco, troacideco, superrealismo).