PMEG 2023

39.1.6. ATOR (kaj ADOR°)

Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aŭ agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.

Vera sufikso «

“Aparato”. Iafoje uzata anstataŭ IL, kiam temas pri komplikita aparato aŭtomate funkcianta: pumpi *pumpatoro* = “aŭtomata pumpilo”, kalkuli *kalkulatoro*, raboti *rabotatoro*. Oni eĉ proponis la varianton *ADOR*° por ne-aŭtomataj konstrumaŝinoj: *asfaltadoro*, *elkavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= “honori kiel diaĵon”). Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, maŝino kaj aŭtomato, aŭ simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj ellaboritajn maŝinojn: pumpmaŝino, aŭtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulaŭtomato, rabotmaŝino, asfalt(ad)maŝino, elkavigmaŝino (aŭ simple fosmaŝino).