PMEG 2024

39.1.21. IV

Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva, konservativa, pasiva.

Vera sufikso «

“Pova, kapabla”. Sufiĉe ofte uzata kiel vera sufikso: produkti → produktiva = “tia, ke oni povas (multe) produkti”, senti → sentiva, pagi → pagiva, krei → kreiva. Oni atentu, ke IV ne estas ĝenerale konata. Preferindaj estas kunmetaĵoj kun EM aŭ kun POV kaj KAPABL aŭ eĉ simplaj A-vortoj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova, pagopova, kreema, krepova, produkta, senta, krea k.t.p. Ne malofte IV estas misuzata kiel malplena A-vortiga sufikso, precipe kreiva ofte estas misuzata anstataŭ krea sen rilato al povo aŭ kapablo.