Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - CĈD

CD

EVITINDA. kompakta disko, k-disko, KD.

cifereca = digital

Disigita kaj kvantigita tiel, ke ĝiaj partoj estas komplete priskribeblaj per ciferecaj valoroj. Cifereca tekniko estas uzata ekz. en sonregistrado por ebligi pli-malpli perfektan reproduktadon. Vidu sampli. La malo estas “analoga”, kiu signifas, ke io varias kontinue, kaj ne estas komplete priskribebla per ciferecaj valoroj.

cimbalo = cymbal

1. Perkutinstrumento. Ronda metala plato ludata aŭ per ilo, aŭ per alia cimbalo. Vidu Ĉina cimbalo, kraka cimbalo, nita cimbalo, plaŭda cimbalo, sibla cimbalo, sufoka cimbalo, tinta cimbalo, ĉarlestono, drumo.

2. EVITINDA. Zimbalono, malgranda kordinstrumento ludata per marteloj.

cirkvitgardilo = fuse

= sekurigilo. Mallonga drateto en speciala (cilindra) ujo, metata en la cirkviton de elektra aparato. Se tro da elektro pasas tra la drato, ĝi rompiĝas malebligante damaĝon al la aparato.

ĉaĉao, ĉaĉadanco = cha-cha(-cha)

Latin-Amerika ritmo kaj danco en 4/4-takto, origine el Kubo. Lanĉita de la orkestrestro Enrique Jorrin en 1953. Vidu rumbo, salso.

ĉapmanbastono = chapman stick

Elektra dekkorda instrumento, kiun oni ludas per ambaŭ manoj sur la fingrotabulo frapofingrante la kordojn. Inventita de la Usonano Chapman. Konata ĉapmanbastonisto estas la basisto Tony Levin. Vidu frapofingrado.

ĉarlestona cimbalo = hi-hat cymbal

Cimbalo de ĉarlestono. Vidu drumo.

ĉarlestono = hi-hat

Perkutinstrumento, kiu normale estas parto de drumo. Konsistas el du cimbaloj muntitaj unu super la alia sur stango. Per pedalo la ludanto kunigas kaj disigas la cimbalojn. Ĉarlestono estas la tuta instrumento kun la du cimbaloj, la stativo kaj ties pedalo.

ĉarlestondanco = charleston

Rapida fokstroto. Unu el la plej popularaj dancoj en la 20-aj jaroj.

ĉefpulso = downbeat

La unua pulso de mezuro, havas normale la ĉefan akcenton. Vidu takto, interpulso.

ĉelo = cello

Mallongigo de violonĉelo.

ĉeso = release

Vidu sonprofilo.

ĉimurengo = chimurenga

Populara muziko de Zimbabvo. Thomas Mapfumo. Vidu afro-, bakango, hajlajfo, ĵuĵuo, kvelao, makoso, sukuzo.

Ĉina cimbalo = china cymbal

Cimbalo kun suprenfaldita rando kaj angula skatolforma sonorilo.

damna metalroko = doom metal

Speco de metalroko, en kies tekstoj abundas temoj kiel nigra magio kaj la diablo. Black Sabbath, Blue Öyster Cult, Judas Priest. Vidu rapida metalroko.

dampi = to damp, to dampen, to mute, to muffle

Mane aŭ ile malpliigi la vibradon de kordo, tamburmembrano aŭ simile.

darbuko = darbukka

Kupra aŭ aluminia unumembrana kaj hiperboloidforma tamburo de Arabio kaj Turkio.

DAT-kasedo, DAT-kasedbendo = DAT cassette

Kasedo por DAT-magnetofono.

DAT-magnetofono = DAT machine, DAT recorder

Aparato por ciferece registri/ludigi sonon sur specialaj kasedbendoj. Dum la sistemo de kompaktaj diskoj similas al gramofonoj, DAT-magnetofonoj similas al ordinaraj kasedmagnetofonoj. DAT = Digital Audio Tape (= Cifereca Aŭdia Bendo). Vidu minidisko.

daŭra sono = sustain

Sono, kiu estas per ia rimedo daŭrigata preter sia normala fino. Elektra-gitaristoj uzas interalie regatan retrokupladon por akiri daŭran sonon. Vidu distordo.

decimo

= dekto.

dekdukorda gitaro = twelve-string guitar

Gitaro kun ses metalaj kordoparoj anstataŭ la ses unuopaj de ordinara gitaro.

dekdumezura bluso = twelve-bar blues

Tradicia skemo de bluso: toniko 4 mezuroj - subdominanto 2 mez. - toniko 2 mez. - dominanto 2 mez. - toniko 2 mez. (aŭ simile). La tekstoskemo estas normale A A B.

dek-sesona noto, dek-sesono = sixteenth note, semiquaver

Vidu noto.

dekto = tenth

1. La deka tono de gamo, egala al la tria, sed okton pli alta.

2. Intervalo inter la du ekstremaj de dek sinsekvaj tonoj de diatona gamo.

demo = demo

Mallongigo de demonstra kasedo, bendo aŭ disko.

demonstra kasedo, demonstra bendo, demonstra disko = demonstration cassette/tape/record

= demo. Kasedo, bendo aŭ disko farita ne por ĝenerala eldonado, sed por reklamaj celoj k.s.

di = sharp

Mallongigo de diesa.

diatona = diatonic

Uzanta sep tonoŝtupojn (tonojn) de okto. Inter la tonoj estas jen duonduta intervalo, jen plenduta. La malo estas “kromata”, kiu signifas, ke estas uzataj ankaŭ la tonoj inter la gamtonoj, t.e. ĉiuj dek du duondutoj de la okto.

dieso = sharp

Kromsigno, kiu montras altigon de tono je duonduto. [D diesa, A diesa.]

diĝita

EVITINDA. cifereca.

dikfingra piano

= kalimbo.

diksilando, diksilandĵazo = dixieland (jazz)

Speco de ĵazo evoluigita el Nov-Orleana ĵazo en la 20-aj jaroj. Origine influita de ragtimo. Original Dixieland Jazzband, Jimmy Ryan, Eddie Condon.

dinamika mikrofono = dynamic microphone

Mikrofono funkcianta per magneto kaj bobeno. Vidu kondensila mikrofono.

diskanto = treble

La plej alta parto de la tonspektro kontraste al baso kaj mezo. Vidu tembro, ekvalizi.

diskejo = discotheque, disco, record shop

1. = diskoteko.

2. EVITINDA. Diskovendejo.

diskego = long playing record, LP

Vidu gramofona disko.

diskestro = disc jockey

Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj (aŭ kasedoj k.t.p.) en diskoteko, radielsendo aŭ simile.

disketo = single

Vidu gramofona disko.

diskludilo = record player

Gramofonokompaktadiskludilo.

disko = record, disc

Ronda plata objekto, sur kiu estas storita muziko aŭ alia sono. Antaŭe “disko” normale egalis al “gramofona disko” (“vinila disko”), sed nun pli kaj pli ofte temas pri kompakta disko (k-disko, KD). Vidu gramofona disko, kompakta disko, diskego, disketo, albumo, kasedo, bendo, DAT-kasedo.

diskogurdo = juke box

Monera aŭtomato, kiu povas ludi diskojn. Vidu gurdo, videgurdo.

diskoo = disco (music)

Speco de dancmuziko kreita speciale por diskotekoj. Donna Summer, Boney M, Bee Gees {Saturday Night Fever}.

diskoplato = turntable

Tiu rotacianta parto de gramofono, sur kiun oni metas la diskojn.

diskoteko = discotheque, disco

1. Speco de dancejo, en kiu oni anstataŭ muzikistoj uzas gramofonojn, magnetofonojn, aŭ simile. Vidu diskestro, diskoo, granda disketo.

2. EVITINDA. Diskokolekto, diskokolektujo, diskokolektejo.

distordilo = distortion box

Efektilo, kiu distordas sonon. Uzata ĉe elektraj gitaroj aŭ aliaj elektraj instrumentoj por krei pli “agresan” sonon. Vidu va-va-ilo, elfazigilo, flangilo, ĥorilo, eĥilo, kompresoro.

distordo = distortion

1. En elektroniko: Nedezirata ŝanĝo aŭ misformado de elektra signalo.

2. En roko: Ofte intenca ŝanĝo donanta varman pli dikan sonon al amplifata instrumento.

djembo = djembe

Unumebrana ligna tamburo kun formo simila al sablohorloĝo. La ĉefa tamburo de okcident-Afrika muziko.

dobro, dobrogitaro = dobro

Speco de gitaro kun altigitaj kordoj kaj resonanca konuso, uzata ekz. en blugraso. Ludata kiel glitgitaro. Vidu pedala ŝtalgitaro.

Dolbio = Dolby

Vidu brureduktado.

dominanto = dominant

1. La kvinto de toniko.

2. Akordo bazita sur la kvinto de toniko. Vidu subdominanto.

doria modalo = Dorian mode

Vidu modalo.

dorsofrapa eĥo, dorsofrapa ekoo = slap-back-echo

Eĥa efekto konsistanta el rapida unuobla ripeto. Multaj fruaj rokenrolaj pecoj utiligis tian efekton.

drumo = drum set, drum kit, traps

Speciala aro de perkutinstrumentoj ludata de unu muzikisto kiel unu instrumento. Drumo enhavas ordinare bastamburon, rultamburon, ĉarlestonon kaj diversajn tamojn kaj cimbalojn. Vidu perkutinstrumento.

drumomaŝino = drum machine

Sekvencilo, kiu enhavas aron de drumaj kaj perkutaj sonoj, kaj kiu povas produkti ritmojn simile al drumo kaj/aŭ perkutinstrumentoj.

dubli = to over-dub

Aldoni sonregistraĵon sinkrone al alia. Anstataŭ ke pluraj muzikistoj ludas samtempe, oni unue registras unu aŭ kelkajn instrumentojn, kaj poste dublas la aliajn. Vidu miksilo, sonteknikisto, studio.

dubemolo = double flat

Kromsigno, kiu montras malaltigon de tono je du duondutoj. [D dubemola, A dubemola.]

dudieso = double sharp

Kromsigno, kiu montras altigon de tono je du duondutoj. [D dudiesa, A dudiesa.]

dundumbo = dundumba

Dumembrana barelforma basa Afrika tamburo ludata en kuŝa pozicio per bastonoj.

duoblabata rulado = duoble stroke roll

Vidu rulado.

duoblaj bastamburoj = duoble bassdrums

Du bastamburoj en unu drumo.

duobligita takto = double time

En ekz. 4/4-takto ludado de ok batoj anstataŭ kvar en ĉiu mezuro.

duolo = duplet

Du notoj ludotaj en la sama daŭro kiel tri de la sama tempovaloro. Skribebla ankaŭ kiel du punktitaj notoj. Vidu triolo, kvarolo, kvinolo.

duonkorpa = semi-acoustic

Pri kordinstrumento: Tia, ke la resonanca skatolo havas nur duonon de normala diko. [Duonkorpa gitaro.] Duonkorpa instrumento estas normale elektra, kaj havas magnetajn sonprenilojn. Vidu solidkorpa.

duona noto, duono = half note, minim

Vidu noto.

duonduto = semitone, half tone/step

Vidu duto.

duto = second

1. La dua tono de gamo.

2. Intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Tio estas aŭ plenduto (maĵora duto, sesono de okto), ekz. C - D, aŭ duonduto (minora duto, dekduono de okto), ekz. E - F.