PMEG 2023

31.8. Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi

Komenci kaj fini «

Komenci kaj fini estas objektaj verboj. Komenci = “kaŭzi, ke io eniru en sian komencan fazon”. Fini = “kaŭzi, ke io eniru en sian finan fazon, ke io atingu sian finon”. Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto de komencifini:

  • Ili volas nun ankaŭ komenci kanti.FA2.123 ≈ Ili volas nun ankaŭ komenci la kantadon.

  • Salomono finis preĝi.Rĝ1.8 ≈ Salomono finis sian preĝadon.

  • Ŝi komencis interparoli kun li. ≈ Ŝi [...] komencis interparolon kun li.BV.87

  • Kiam mi finos labori, mi serĉos mian horloĝon. ≈ Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon.FE.20

Legu pri la diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi.

Daŭrigi «

Daŭrigi devenas de la verbo daŭri. Daŭri = “plu esti, plu okazi”. Daŭrigi = “kaŭzi, ke io plu estu aŭ plu okazu”. Daŭrigi estas objekta verbo. Ĝia objekto povas esti ordinara O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti I-verbo. Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto de daŭrigi:

  • Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon.M.204Ili rekomencis interparoli post la interrompo.

  • Mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigadis mian oficon ĝis la nuna tempo.Rz.57...mi plu oficis ĝis la nuna tempo.

  • La morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj.FA2.30 ≈ La morto daŭrigis sian rigardadon de li...

  • Kial mi ne daŭrigis sonĝi?Rt.43 ≈ Kial mi ne daŭrigis mian sonĝadon?

  • “Ho jes”, ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.BV.53 ≈ ...kaj daŭrigis sian diligentan kudradon.

Ĉesi «

Ĉesi estas senobjekta verbo. Ĝi havas du signifojn:

  • 1. “komenci ne plu esti aŭ okazi”

  • 2. “komenci ne plu agi (pri io)”

En la unua signifo la subjekto de ĉesi montras tion, kio komencas ne plu esti aŭ ne plu okazi. Tiam ĉesi ne estas uzata kune kun I-verbo. En tiaj ĉi frazoj ĉesi similas al finiĝi:

  • La muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.BV.77

  • Ĉesis la pluvo.

En la dua signifo ĉesi estas uzebla kune kun en-komplemento, kun-komplemento, pri-komplemento, aŭ simile, kiu montras agon. La subjekto estas tiu, kiu komencas ne plu fari tiun agon. La komplemento tamen plej ofte estas I-verbo. Tiam la rolvorteto forfalas, kiel kutime ĉe I-verboj:

  • Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos.FK.265

  • Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj!FA1.139

  • La infano ne ĉesas petoli.FE.20 ≈ La infano ne ĉesas en sia petolado.

  • Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi.L2.297 ≈ ...ke mi nepre ĉesu pri fumado.

  • La patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto.FA3.144 ≈ “...ĉesis pri sia komercista estado.”

Ofte oni diras, ke I-verbo post ĉesi estas objekto, sed tio ne estas ebla, ĉar ĉesi estas senobjekta verbo. Ĉesi + I-verbo similas al ekz. sukcesi, ĝoji kaj honti + I-verbo: Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron.FA3.152 ≈ Mi sukcesis en ekbruligado de la fajro. / Mi ĝojas vin vidi.H.15 ≈ ...ĝojas pri vidado de vi. / Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio?Rt.19 ≈ Kaj vi ne hontas pri fanfaronado per ĉi tio?

El ĉesi oni povas fari la objektan verbon ĉesigi. Pro tio, ke ĉesi havas du signifojn, ankaŭ ĉesigi ricevas teorie du signifojn:

  • 1. “kaŭzi, ke io komencu ne plu esti aŭ okazi”

  • 2. “kaŭzi, ke io komencu ne plu agi (pri io)”

Praktike oni uzas nur la unuan signifon:

  • Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon.BV.83 Ŝi agis tiel, ke la penado ĉesis.

  • Oni ĉesigis la dancadon. Oni agis tiel, ke la dancado ĉesis.

  • Io ĉesigis la pluvon. Io kaŭzis, ke la pluvado ĉesis.

Teorie oni povas uzi I-verban objekton de ĉesigi, ekz.: Nepre ĉesigu fumi.Nepre igu vian fumadon ĉesi. En la praktiko oni tamen uzas nur ĉesi kun I-verboj, kio donas praktike la saman sencon. Atentu pri la diferenco inter li ĉesigis fumi kaj li ĉesigis la fumadon. Se oni uzas I-verbon, temas nepre pri la fumado de li, la subjekto de ĉesigis, same kiel daŭrigi + I-verbo. Sed se oni uzas fumadon, povas esti la fumado de iu ajn. Oni povas precizigi per li ĉesigis sian fumadon, li ĉesigis ilian fumadon k.s.

La dua signifo de ĉesigi donus frazojn kiel: Ili ĉesigis lin pri lia fiagado.Ili kaŭzis, ke li ĉesis pri sia fiagado. En la praktiko tiaj frazoj ne aperas.

Malsimetrio inter daŭrigi kaj ĉesi «

Ĉe I-verboj oni uzas daŭrigi kaj ĉesi, sed ne daŭri nek ĉesigi. Tio aspektas malsimetrie. La malsimetrio ekzistas jam ĉe daŭri kaj ĉesi. Ĉesi havas duan signifon, “komenci ne plu agi (pri io)”, kiu estas uzebla antaŭ I-verbo, dum daŭri ne havas tian signifon. Se daŭri signifus ankaŭ “plu agi (pri io)”, tiam oni povus diri ekz. *li daŭris pri fumado* kaj *li daŭris fumi*, simile al li ĉesis pri fumado kaj li ĉesis fumi. La verbo daŭrigi tamen ja havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo: Li daŭrigis la fumadon. Li daŭrigis fumi.Li igis la fumadon plu okazi. Ankaŭ ĉesigi havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo, sed oni ne bezonas uzi ĉesigi, ĉar la pli mallonga verbo ĉesi sufiĉas. Estus eble krei simetrion, se oni ekuzus nur ĉesigi antaŭ I-verboj. Tio estus tute logika. La lingvo tiam fariĝus pli simetria (kaj ankaŭ pli peza). Sed kial ŝanĝi plene logikan lingvouzon nur por krei supraĵan simetrion?

Hezito pri daŭrigi + I-verbo «

Tradicie oni hezitas uzi daŭrigi + I-verbon. Tiu hezito estas senbaza. Daŭrigi iriigi iradon daŭri. Komparu kun komenci iriigi iradon komenciĝi. Se komenci povas esti uzata kun I-verba objekto, tiam ankaŭ daŭrigi povas esti tiel uzata.

Noto: Zamenhof verkis konfuzitan klarigon, kie li malkonsilis uzi daŭrigi + I-verbon (Lingvaj Respondoj p. 17, n-ro 21). Sed li ne obeis sian propran konsilon, kaj ja uzis daŭrigi + I-verbon. Nun oni pli-malpli tute libere uzadas daŭrigi tiel, kio estas tute logika kaj oportuna.