PMEG 2023

30.9. IĜ-verboj

Verboj faritaj per la sufikso estas ĉiam senobjektaj.

Ordinaraj IĜ-verboj «

Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato. La radiko aŭ radikoj antaŭ IĜ montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IĜ-verbo estas tio, kio eniras en novan staton. Eventuala kaŭzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Ĉe IĜ-verboj kaŭzanto ne estas interesa.

malpuriĝi La subjekto estas tiu, kiu fariĝas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis.FE.39 / Ili malpuriĝis per siaj faroj.Ps.106
glaciiĝi La subjekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis.FA3.62 / Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn.FA1.207
edziniĝi La subjekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.FE.39 / Ĉu ŝi edziniĝos kun vi?
sidiĝi La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni subkomprenas, ke tiu mem kaŭzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IĜ-verbo principe nenion diras pri eventuala kaŭzanto: Ŝi fale sidiĝis sur ĝi [= la ŝtuparo].M.141 / Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!FE.39 / Li sidiĝis rajde sur la kapro.FA3.96

IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj «

En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.

La ago de tia ĉi IĜ-verbo estas ago, kiu sen IĜ havas kaŭzanton kiel subjekton. Kun IĜ la kaŭzanto malaperas. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto.

Ĉe IĜ-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ĝin.

detruiĝi La origina verbo detrui signifas “kaŭzi kompletan difekton aŭ malkonstruon”: La milito detruis la domojn. La subjekto de detruiĝi estas tio, kio fariĝas komplete difektita aŭ malkonstruita. Ĉu iu detruis ĝin, ĉu ĝi fariĝis tia per si mem, tion la IĜ-verbo ne montras: Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus.OV.59 / Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito. Ĉiuj miaj planoj disfalis kaj detruiĝis.
ruliĝi Ruli signifas “movi ion per turnado de ĝi aŭ ĝiaj radoj”: Rulu nun al mi grandan ŝtonon.Sm1.14 / La vendisto rulis sian ĉaron laŭ la strato. La subjekto de ruliĝi estas io, kio moviĝas turniĝante ĉirkaŭ si mem, aŭ veturilo, kiu moviĝas, ĉar ĝiaj radoj turniĝas: La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.FA4.185 / La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.M.212 / La kaleŝo ekruliĝis for.BV.35
troviĝi Trovi signifas “ekvidi, renkonti ion, kion oni eble serĉis”: Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? La subjekto de troviĝi estas tio, kio estas en ia loko aŭ kio simple ekzistas: En la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo.FA3.59 / Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.M.105 / En ĉiu objekto troviĝas difekto.PE.345 Antaŭe oni uzis trovi sin anstataŭ troviĝi: Super la tero sin trovas aero.FE.26 Tio estas nun malofta.
moviĝi Movi signifas “kaŭzi, ke io ne restu en sia loko”: Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn.FA1.213 / La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento.FA2.21 La subjekto de moviĝi estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj.M.115 / La balancilo moviĝas.FA2.59 Oni povas ankaŭ uzi movi sin, kiam io konscie kaŭzas, ke ĝi mem ŝanĝu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.BV.78 Sed movi sin estas uzata ankaŭ por nekonscia moviĝado: Ĉiuj flagoj sin movadis en la aero.FA1.102 Nuntempe oni uzas tamen pli ofte moviĝi en tiaj okazoj.

En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi, kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi:

  • komenci = kaŭzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono:

    • La instruisto komencis la lecionon.

    • Li komencas instrui.

    • Komencis pluvi.

  • komenciĝi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:

    • La leciono komenciĝis.

    • La koncerto komenciĝas.

    • Komenciĝos nova epoko.

  • fini = kaŭzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaŭ ĉiam persono:

    • La preleganto finis sian paroladon.

    • Li baldaŭ finos paroli.

  • finiĝi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto de finiĝi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:

    • La prelego finiĝis.

    • La danco finiĝas.

    • Finiĝos ankoraŭ unu tago.

Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni aŭdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finiĝis. Kiam komenciĝos la koncerto? Temas ja pri okazaĵoj, kaj okazaĵoj normale komenciĝas kaj finiĝas.

Iafoje tamen okazaĵo povas kaŭzi, ke alia afero komenciĝas aŭ finiĝas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazaĵo, sed temas pri la komenco de la objekto, la nova epoko.

Legu ankaŭ pri komenci, fini, daŭrigi kaj ĉesi.

IĜ-verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj «

Se verbo estas senobjekta, kaj se ĝi per si mem montras transiron al nova stato, aldono de IĜ normale estas sensenca kaj eĉ erara. Ekz. morti sen IĜ per si mem montras transiron de vivo al morto: Lia filo mortis kaj estas nun malviva.FE.31 Sed iafoje oni tamen trovas tiajn verbojn kun IĜ-sufikso. Tiam IĜ aldonas ian specialan nuancon. Tiu nuanco povas esti “senvole, akcidente”: En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis.FA2.368 La morto de la pasero okazis pro akcidento. La subjekto de mortiĝi estas la sama kiel ĉe morti. Tia uzo de IĜ estas nuntempe malofta. Zamenhof uzis ankaŭ la verbon ĉesiĝi, kiu teorie devus signifi “iom post iom ĉesi”, sed li uzis ĝin tamen por la simpla senco “ĉesi”: Ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute *ĉesiĝis*. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi.FA4.42 Laŭ la kunteksto la ĉeso eĉ estis sufiĉe abrupta. Oni do uzu ĉesisekĉesis. Por esprimi iom-post-ioman ĉeson, oni prefere uzu iom post iom ĉesi, laŭgrade ĉesi aŭ ion similan.

Nenormalaj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj «

Iuj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj estas uzataj en maniero, kiu ne kongruas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj:

sciiĝi La verbo scii estas objekta. La subjekto de sciiĝi povas esti tio, kio aperus kiel la objekto de scii: La novaĵo rapide sciiĝis en la tuta urbo. Tio estas tute regula kaj normala. Sed pli ofte, kiam oni uzas sciiĝi, oni uzas ĝin en la signifo “ekscii” (komparu kun sidiĝi = “eksidi”). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto fariĝas pri-komplemento: Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj.Rz.6 Nuntempe oni ordinare uzas ekscii. En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto: Tion ĉi neniu devas sciiĝi!FA1.108 Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi! Aŭ oni uzas ekscii: Pri tio ĉi neniu devas ekscii!
timiĝi La verbo timi estas objekta verbo, kaj tial la formo timiĝi devus signifi pli-malpli “iĝi timata/timinda”. Sed en la praktiko timiĝi estas uzata nur por la senco “ektimi”, kaj la subjekto estas la timanto, kvazaŭ timiĝi estus bazita sur senobjekta verbo: La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano.M.182 / Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo.FA2.125 Temas pri ĝenerala timado sen efektiva objekto. Estas rekomendinde en tiaj ĉi okazoj uzi ĉiam ektimi anstataŭ timiĝi.