PMEG 2023

30.10. Pri-verboj

La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj ĝia sola tasko estas ŝanĝi la rolon de objekto:

prirabi Ĉe la simpla verbo rabi la objekto estas la valoraĵo forprenata. Tiu, de kiu oni ĝin forprenas, povas aperi kiel komplemento kun alde: Vi rabas al via homo ĉion, kion li havas.Rt.57 / Oni rabis de mi mian tutan monon. Ĉe prirabi la objekto anstataŭe estas tiu, de kiu oni ion forprenas. La valoraĵo ordinare ne menciiĝas, sed povas eventuale aperi kiel je-komplemento. Ili nur prirabas la vojaĝantojn.Rz.28 / Ili prirabis Petron je lia tuta havaĵo.
prisemi Ĉe la simpla verbo semi la objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metiĝas, povas aperi kiel loka aŭ direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.L2.88 Ĉe prisemi la objekto anstataŭe estas la loko, kien la semoj metiĝas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon.Lv.25

Legu pli pri prefikseca pri.