PMEG 2023

30.2. Senobjektaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen iafoje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.

okazi La subjekto estas ago aŭ simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro.FA3.56 / Kio okazis? / Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazaĵon povas aperi kiel al-komplemento: La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi.FE.17
ĝoji La subjekto estas tiu, kiu sentas ĝojon, do normale persono. Krome ĝoji havas ofte pri-komplementon aŭ pro-komplementon, kiu montras la temon aŭ la kaŭzon de la ĝojo: Mi tre ĝojas pri via feliĉo!FA2.137 / Naskinto de saĝulo ĝojos pro li.SS.23
morti La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.FA1.20 / Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron.FA2.21 Iafoje la speco de morto aperas kiel objekto: La herooj mortis gloran morton.
danci La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis ĝis malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj.FA4.44 Iafoje la dancospeco aperas kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.FA1.102