PMEG 2023

30.1. Sensubjektaj verboj

La granda plejmulto de la Esperantaj verboj devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas, aŭ povas esti, sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaŭ senobjektaj.

tagiĝi Sola tagiĝas (aŭ alia ĉefverba formo) sufiĉas por fari kompletan frazon: Tagiĝis. / Baldaŭ tagiĝos.
temi Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la temon: Temas pri politiko. / Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. / Mia prelego temos pri Zamenhof. / PMEG temas pri Esperanta gramatiko.
pluvi Pluvis hieraŭ. / Baldaŭ pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senĉese, senfine, senhalte.OV.591 Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. / Ŝtonoj pluvis sur ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Sed ne diru: *Pluvis ŝtonojn sur ilin.*) Ĝenerale ĉiuj similaj veterverboj estas sensubjekte uzeblaj: neĝi, hajli, ŝtormi, frosti, fulmi, tondri k.a.

Ankaŭ priskribaj verboj, kiel esti kaj fariĝi povas esti sensubjektaj.