PMEG 2023

15.2. Tabelvortoj je O

kio kiu afero, kia afero
tio tiu afero, tia afero
io iu afero, ia afero
ĉio ĉiu afero, ĉia afero
nenio neniu afero, nenia afero

La tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per O-vorto. Ĉi tie la ĝenerala vorto “afero” estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas eĉ pli ĝenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaŭ por reprezenti ion abstraktan, kion oni esprimis per tuta frazo.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je O kaj tabelvortoj je U.

La tabelvortoj je O povas ricevi N-finaĵon, sed normale ili ne ricevas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan tuton.

Rektaj priskriboj de tabelvortoj je O staras ĉiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, ĉio grava k.s.

Kio «

  • Kio brulas?FE.31Kia/kiu afero brulas? Demanda kio.

  • Kion Dio kreis en la sesa tago?FE.12

  • De kio tio ĉi venas, mia filino?FE.17

  • Kio estis liaj lastaj vortoj?Rt.48

  • Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon?Rz.77

  • Kion vi havis, por diri al mi?Rt.5

  • Kio do li estas laŭ via opinio?Rz.92 Kiam kio rilatas al homo, ĝi normale demandas pri la profesio, la socia rolo aŭ simile, sed ne pri la nomo.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

  • Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras.FE.21

  • Mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38 Demanda kio en mallongigita subfrazo. = ...ne sciis, kion mi faru.

  • Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj.”FE.17 Duone ekkria, duone demanda kio.

  • Ho, Dio! kion vi faras!FE.26

  • La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi.FE.17 Rilata kio. Kio reprezentas la vorton ĉion en la ĉeffrazo.

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

  • Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero.M.31

  • La sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi.OV.370

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • Li tuj faris, kion mi volis.FE.31 Kion rilatas al subkomprenita tio: ...faris tion, kion mi volis.

  • Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.M.102Ili ne havas ion, kion ili povus manĝi, ili ne havas ion, per kio ili povus hejti la fornon.

  • Kio pri mia frato?Kio estas pri mia frato? Kio okazis/okazos/okazu pri mia frato?

Absoluta kio «

Zamenhof uzis komence kio(n) en malpreciza E-vorteca rolo, kiu ne estas klarigebla per ordinaraj reguloj. Nun oni povas iafoje uzi tiajn frazojn kiel fiksitajn esprimojn, sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj:

  • Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara”, [...] “la malfeliĉo estis tute sur mia flanko.”BV.70Kiam temas pri mia foresto...

  • Kio ĝi min interesas?Rz.30Kiel ĝi min interesas?

  • Kion ni estas kulpaj?Rt.14Ĉu vere ni estas kulpaj? Pri kio ni estas kulpaj?

Tio «

  • Mi pagos al ŝi por tio ĉi!FE.21...por tiu ĉi afero. Tio montras ion okazintan aŭ okazantan.

  • Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38 Tio montras la veteron.

  • Tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori.FA1.157 Tio montras ion okazintan.

  • Tio ĉi estis feino.FE.15

  • Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino.FA3.14

  • La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu.OV.382

  • La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado.FA1.33

  • La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas.FE.23

  • Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj.FK.232

  • Ĉu mi iam revenos al mia projekto aŭ netion mi nun ne povas antaŭvidi.L2.201

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11

  • Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino!FE.19

  • Ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diras.Rz.78

  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn.FE.14 Tio estas enkondukas draste mallongigitan frazon: ...tio estas: mi ricevis dek frankojn.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kio-subfrazo, tio povas esti forlasata.

Tio kaj ĝi «

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo:

  • Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke ŝi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.

  • Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

  • Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?M.193 La parolanto aŭdis sonon nesciante, kio kaŭzis ĝin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.

  • Mi aŭdis, ke branĉo rompiĝas. Ĉu ankaŭ vi aŭdis tion.

  • Mi aŭdis strangan sonon. Ĉu ankaŭ vi aŭdis ĝin?

Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio.

Io «

  • Io okazis!FA2.92Ia afero okazis.

  • Neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado.FA3.126

  • Mi havas ion por diri al vi, Hermano.Rt.39

  • Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki.FA2.71

  • Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.PE.551

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.FE.40

  • Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.PE.992

  • Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto.Rz.81

Ĉio «

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Ŝia fratino en ĉio estas kulpa.FE.21

  • La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino.FE.23

  • Ne ĉio utilas, kio brilas.PE.87

  • Ĉio estis mensogo!Rt.34

  • Ne ĉio brilanta estas diamanto.PE.87

Ĉio tio «

Oni uzas kutime ĉio (ĉi) tio anstataŭ ĉiuj (ĉi) tiuj aferoj (aŭ anstataŭ ĉiom de [ĉi] tio), kvankam tio estas gramatike iom stranga. Normale du O-vortoj aŭ du tabelvortoj je O ne povas tiel priskribi unu la alian:

  • Geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion.M.32

  • Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon.BV.52

  • Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de “novaj lingvoj internaciaj”, estas nur projektoj.FK.283

Anstataŭ ĉio tio ĉi oni povas ankaŭ uzi ĉio ĉiĉi ĉio.

Nenio «

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.FE.33

  • En la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.M.205

  • La postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda.M.26

  • Nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori.M.88

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.FA3.19

  • Li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo.M.45

  • En la domo estas jam nenio por manĝi.M.19

  • Por meti finon al tiu ĉi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo.L1.68

  • Ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo.M.15

Nenio = “io senvalora aŭ malgrava” «

Ofte nenio estas uzata figure pri senvaloraĵo, malgravaĵo aŭ neglekteblaĵo:

  • Miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio.M.59

  • En komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.FA1.172

  • Kiu havas nenion, estas nenio.PE.15

  • Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.PE.1019

Tabelvortoj je O kun J-finaĵo «

Normale tabelvortoj je O ne akceptas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan nenombreblan tuton. Sed iuj tamen uzas iafoje la formojn tioj kaj kioj por paroli pri pluraj apartaj aferoj (nepersonaj):

  • Oni ŝtelis la monon kaj la kasisto malaperis: Tioj (= tio kaj tio) tre malfaciligas la situacion. Ĉi tie simpla tio estas ebla, sed tiam oni prezentas la du malfeliĉaĵojn (la ŝtelon kaj la malaperon) kiel unu solan problemon.

  • Kioj estas viaj devoj?

En tiaj frazoj tiujili ofte ne estas taŭgaj, ĉar ili pensigas pri personoj. Oni povus uzi tiuj problemoj, tiuj du cirkonstancoj, kiuj agoj aŭ ion similan, sed tio devigas trovi ian taŭgan O-vorton, kio ne ĉiam estas facila kaj en iaj okazoj nur ĝena. Uzo de tioj kaj kioj estas ofte tute logika elturniĝo, se oni volas prezenti plurajn ne precize nomeblajn aferojn kiel apartajn. Sed tia uzo de J-finaĵo post tabelvorto je O estas netradicia kaj ankoraŭ nekutima.

Kiel ordinaraj O-vortoj «

Iafoje, tre malofte, oni uzas tabelvortojn je O kiel ordinarajn O-vortojn. La plej ofta okazo estas io uzata ne por iu afero, sed por afero (kun nuanco de nedifinebleco). En tia uzo la tabelvortoj je O kapablas ricevi J-finaĵon, artikolon, antaŭmetitajn priskribojn k.t.p.:

  • Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?FA3.130...la aldona afero, pri kiu... Oni uzas ĉi tie kiu rilate al io, ĉar io ne estas ordinara tabelvorto plu.

  • Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton.LR.107...el diversaj nedifineblaj aferoj...

  • Se iu ion okupas [...], tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu.LR.110 Ĉi tie ankaŭ iu estas uzata kiel ordinara O-vorto kun la.

Vortfarado «

  • Neniaĵo = “afero simila al nenio, senvaloraĵo”: Viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos.Jes.41

  • Nenieco = “eco esti kiel nenio, neekzistado”: Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco?Rt.130 (≈ Ĉu vi pensas, ke vi eskapos de Dio post la morto?)

  • Neniigi, neniiĝi = “igi nenio, detrui, iĝi nenio, detruiĝi”: Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos.Jĥ.26 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas.SS.15 La ĉielo disneniiĝos kiel fumo.Jes.51

En la ĉi-antaŭaj kunmetaĵoj oni forigis parton de tabelvorto. Tion oni normale ne povas fari. Principe oni devus uzi nenioaĵo, nenioeco, nenioigi kaj nenioiĝi, sed tiuj teorie pli regulaj formoj apenaŭ uziĝas praktike. La principe neregulaj formoj estas tradiciaj, akceptitaj esprimoj, kiujn oni plu povas uzi, sed oni ne provu fari novajn similajn vortojn. Komparu kun la simila kunmetaĵo tiaĵo.