PMEG 2023

11.5. Tria persono

En gramatiko ĉio, kio ne estas mi, nivi (aŭ ci), estas nomata “la tria persono”. Li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia anstataŭas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj. Krome ekzistas ankaŭ la neoficialaj triapersonaj pronomoj ri kaj ria.

Li kaj ŝi «

Li kaj ŝi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:

  • Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.FE.16

  • Mi vokas la knabon, kaj li venas.FE.16

  • Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas.FE.16

  • Li estas mia onklo.FE.18

  • Ŝi estas mia onklino.

  • Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.FE.36

  • Ŝi estas lavistino.

  • Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.FE.39

  • Ŝi fianĉiniĝis.

  • Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

  • Ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.FE.39

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.FE.26

  • Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.FE.31

  • “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino.FE.21 Ŝi = la patrino.

  • Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.FE.35

  • Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon.

  • Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Ĉiuj ŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

  • Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi [= la patrino] kriis al ŝi [= la filino]: “Nu, mia filino?”FE.21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li:

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Li respondas ĉi tie al ĉiu, do al ĉiu persono.

  • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13

  • Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.FE.29 Lila malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.

Tia ĉi uzo de li povas esti rigardata kiel seksa diskriminacio. Efektive en tradicia uzo li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtrala, sed multaj opinias, ke tia uzo ignoras virinojn aŭ prezentas virecon kiel normalan kaj virinecon kiel esceptan. Krome tiu dusignifeco ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni povas esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s. Sed tia uzo tamen povas esti maloportuna, kaj tial aperis diversaj proponoj de nova sekse neŭtrala pronomo por homo. La sola tia propono, kiu efektive estas uzata, estas ri°. Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj ne ĉiuj esperantistoj konas ĝin. Aliaj uzas ĝi tiusence, do ankaŭ por homo.

Ĝi «

Ĝi estas unu-nombra. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri aĵo (konkreta aŭ abstrakta). Ĝi ne montras sekson:

  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.FE.16

  • Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? – Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis.FE.20

  • Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.FE.17 Ĝinla petitan trinkaĵon.

  • Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li.FE.42

  • Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.FE.42

  • Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj.FA1.60

  • Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas.OV.371

  • Ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo.FA1.127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li, sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aŭ mortinta), oni uzu ĝi.

Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

  • La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.FE.16

  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.FE.18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli aĝa infano, oni kompreneble uzu liŝi.

Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito.FE.26

  • La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo.FE.31

  • Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva.FA1.14

  • Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan lakton!” li pensis.FA4.230

Se temas pri hejmbesto aŭ alia besto, al kiu oni havas personan rilaton, multaj preferas uzi liŝi anstataŭ ĝi. Ankaŭ en aliaj okazoj, kiam ĝi povas kaŭzi miskomprenon, oni povas uzi liŝi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi liŝi, sed ankaŭ ĝi estas ebla:

  • Tiu katino estas mia plej bona amiko. Ŝi eĉ dormas en mia lito.

  • Melku bovon senfine, li lakton ne donos.PE.197 Ĉi tie la pronomo li montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uzi ĝi, sed tio povas kaŭzi nekomprenon, ĉar la vorto bovo ne estas per si mem nepre virseksa. Alia eblo estas uzi virbovo anstataŭ bovo.

  • Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj.FA2.36 El fabelo, en kiu birdoj rolas kiel personoj.

En fabelo oni povas uzi liŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel persono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:

  • La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili:

  • Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon, plurajn personojn. (La dua ĝi estas la problemo.)

En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti aĵo aŭ vivulo, besto aŭ homo. Tiam oni uzas ĝi eĉ se la priparolata afero principe povas esti homo:

  • Mamulo naskas idojn, kiujn ĝi nutras per lakto. Ankaŭ homo estas mamulo, sed tamen oni uzas ĝi, ĉar en tiu ĉi kunteksto ankaŭ homo estas rigardata kiel besto.

  • Arĥimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam ĝi estas senmova. Ĉi tie korpo fakte estas ĉia ajn materia objekto. La ideo de Arĥimedo validas kompreneble ankaŭ por homa korpo, sed en tiu ĉi kunteksto oni rigardas homon kiel aĵon, nuran korpon, ne kiel personon.

Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni povas esprimi per O-vorta frazeto (la aĵo, la granda besto, tiu laŭta sono, lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur per tuta frazo, oni normale uzas anstataŭe tio: Li diris al mi sekreton, sed mi forgesis ĝin (= la sekreton). Li diris al mi, kie li kaŝis la trezoron, sed mi forgesis tion (= kie li kaŝis la trezoron). Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen ofte uzis ĝi:

  • Mi estis apud ŝi!” “Jes, mi ĝin scias.”BV.83Jes, mi scias, ke vi estis apud ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

  • Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 Ĝin estas duoblaĵo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi ĝin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankaŭ uzi helpan tio: ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

  • En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo.M.20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza aĝo. Aŭ: Ŝi estis virino de meza aĝo.

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

  • Por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon.Rt.19 Ĝi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ĝi.

  • Ĝi estis varmega posttagmezo.Rt.83 La vera subjekto estas varmega posttagmezo. Oni forlasu ĝi.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al ĝi kiel malplenan subjekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sensubjektaj. En Esperanto oni ne uzu ĝi ĉe tiaj sensubjektaj verboj: Hodiaŭ pluvas. Estos varme tie.

Ekde la 2010-aj jaroj iuj provas sisteme uzi ĝi kaj ĝia kiel sekse neŭtralajn pronomojn por homo, do ne nur por infaneto. Tion oni povas nomi “ĝiismo”. Kelkaj tiel uzas ĝi nur por paroli ĝenerale pri persono, do anstataŭ la tradicia uzo de li: Se iu alvenos frue, diru al ĝi, ke ĝi atendu, ĝis mi alvenos. Iafoje oni proponas uzi ĝi aparte por paroli pri neduumaj personoj (nek viraj nek inaj, aŭ sekse ambiguaj). Krome kelkaj tute radikale uzas ĉiam nur ĝi pri ĉiu ajn persono, tute forlasante la pronomojn li kaj ŝi. Ĝiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj aĵoj, kaj estas tial sufiĉe drasta ŝanĝo de la ĝisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ĝiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas ĝi pri neduuma homo tamen plu uzante li kaj ŝi por viraj kaj inaj personoj. Vidu ankaŭ ri kaj ria.

Noto: Ĝiismo havas subtenon en du Lingvaj Respondoj de Zamenhof (Lingvaj Respondoj p. 78, n-ro 90 kaj n-ro 91). La praktika uzo tamen tute ne sekvis tiujn respondojn, sed rezervis la uzon de ĝi al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.

Ili «

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

  • Kie estas la knaboj? – Ili estas en la ĝardeno.FE.16

  • Kie estas la knabinoj? – Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.FE.16

  • Kie estas la tranĉiloj? – Ili kuŝas sur la tablo.FE.16

  • Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.FE.9

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo [...], Nikolĉjo [...], Erneĉjo [...], Vilhelĉjo [...], Manjo [...], Klanjo kaj Sonjo [...].FE.38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj personoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni «

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri ĉia ajn persono, multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.FE.16

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.FE.31

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

  • La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo.FE.40

Normale oni montras ĉiun ajn personon, sed iafoje ĝi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas aŭ volas precizigi:

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton.FE.38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj malhelpis al li.

  • Oni alportas la tagmanĝon.Rz.26 Nur la tagmanĝo estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88, n-ro 106). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

  • La malpura aero malsanigas onin.

  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn.

  • Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

En iuj lingvoj, ekz. la angla, pronomo, kiu ordinare signifas vi, estas iafoje uzata ankaŭ por esprimi sencon similan al tiu de oni. En Esperanto oni povas uzi vi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan personon, t.e. se la senco estas “vi kaj aliaj personoj en simila situacio”: En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon.FK.277 ≈ En ĉiu lingvo oni trovos... Sed se la alparolato mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzu vi: Kiam oni stiras aŭton, oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri aŭton, estus absurde uzi vi anstataŭ oni.

En iuj lingvoj, ekz. la franca, oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne estas ebla en Esperanto: – Kiel vi fartas, amikoj? – Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas.

Ri° «

Ri kaj ria estas neoficialaj (proponitaj) pronomoj, kiujn iuj uzas (anstataŭ li, lia, ŝi kaj ŝia) por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso:

  • Se iu alvenos frue, diru al ri, ke ri atendu, ĝis mi alvenos.

  • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al ri.

  • Iu postlasis valizon, en kiu estas riaj ŝlosiloj.

  • Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj. (Neduuma = nek viro, nek virino, aŭ sekse ambigua.)

Kelkaj uzas ri nur por paroli pri persono de nekonata sekso, aŭ por paroli ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, do ĝuste en tiuj situacioj, en kiuj oni tradicie uzas li kun sekse neŭtrala senco. Aliaj uzas ri nur kiam ili parolas pri neduuma persono. Ankoraŭ aliaj tute radikale uzas ĉiam nur ri, kiam ili parolas pri persono, tute forlasante la pronomojn li kaj ŝi.

Ri kaj ria estas neoficialaj vortoj, kaj ne ĉiuj esperantistoj konas ilin. “Riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzas riria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontraŭas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomon ri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.