PMEG 2023

12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)

Antaŭ montras pozicion ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa. La antaŭa flanko de homo aŭ besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj. La preciza senco de antaŭ do dependas de la perspektivo de la parolanto:

  • Antaŭ la domo staras arbo.FE.8Ĉe la antaŭa flanko de la domo...

  • Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo.FA2.148

  • Ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.FE.33

  • Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.FE.38

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron.FE.34

Pozicio en sinsekvo «

Antaŭ povas ankaŭ montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

  • Mi iras antaŭ vi.FA2.64 Mi iras unue, vi sekvos post mi.

  • M estas antaŭ N en la alfabeto.

Sinsekva antaŭ estas tre simila al tempa antaŭ.

Figura uzo «

Antaŭ ofte montras ĉeeston aŭ influon de io grava:

  • Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi.FA2.55...kiam ŝi ĉeestis.

  • Mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon.Rt.21...kaŝis, kiam li ĉeestis...

  • Ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.Js.5

  • Mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko.M.135

  • La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo.AD.9

Antaŭ povas montri estontecon, kiu kvazaŭ staras antaŭ iu:

  • Ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon.FA1.209

Antaŭ povas montri pozicion pli altan en graveco aŭ rango:

  • La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo.FK.284 Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaŭ Volapük.

  • Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila.L1.245 Facileco estis la plej grava postulo.

  • Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.Ij.34

Antaŭ + direktaj rolmontriloj «

  • La bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis.FA1.15...al pozicio antaŭ li...

  • Ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo.Rĝ1.1Ŝi venis al pozicio antaŭ la reĝo kaj stariĝis tie.

  • La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva.FA1.68

  • Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj.M.159...de pozicio antaŭ la okuloj. Ofte sufiĉas simpla de anstataŭ de antaŭ.

  • Mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj.M.142

Ofte antaŭ aperas sen direkta N-finaĵo kvankam temas klare pri movo. La klarigo estas, ke oni rigardas ion alian kiel efektivan celon de la movo:

  • Jadvinjo [...] alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.M.43...metis sur la tablon antaŭ ĝi... La efektiva celo de la metado, la tablo, estas subkomprenata. Sed ankaŭ la brakseĝo (= ĝi) povas esti rigardata kiel celo, kaj oni tute bone povas uzi metis antaŭ ĝin en tiu frazo.

Tempo «

Antaŭ ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaŭ staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa antaŭ estas la malo de tempa post:

  • Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo.M.8...pli frue ol la vesperiĝo.

  • Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon.FE.20Je tri tagoj pli frue ol nun...

  • La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.FE.25

  • Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso.OV.460

Tempa antaŭ povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

  • Antaŭ la lango laboru la cerbo.PE.802Antaŭ laboro de la lango, laboru cerbo.

Tempa antaŭ estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj antaŭ la tria k.s.

Antaŭ ol «

En iuj okazoj oni uzas antaŭ kune kun ol:

  • Antaŭ subfrazo. Antaŭ mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo.

  • Antaŭ O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam vere temas pri tuta subfrazo.

  • Antaŭ I-verbo, ĉar I-verboj estas kvazaŭ subfrazoj.

  • Antaŭ lia alveno ni manĝis. Antaŭ ol li alvenis, ni manĝis.

  • Mi finos antaŭ ol vi.Mi finos antaŭ ol vi finos.

  • En aŭtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ ol flugi trans la maron.FA4.7

Malantaŭ «

Antaŭ + la prefikso MAL montras pozicion ĉe la mala flanko kompare kun la antaŭa flanko:

  • Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon.M.12Tuj ĉe sia dorsa flanko ŝi...

  • La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo.M.120 La magazena tablo troviĝis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antaŭ la tablo.

  • Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo.M.50 La pordo troviĝis inter la aŭskultanto kaj la voĉo.

  • Ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni.Rn.15 Temas pri pasinta okazaĵo, kiu kvazaŭ troviĝas dorsflanke de ni.

  • La luno iris returne malantaŭ la nubojn.FA2.119...al pozicio malantaŭ la nuboj.

  • Ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj.M.8...el pozicio malantaŭ la forno...

Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post. Ankaŭ kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis la finaĵon N malantaŭ tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kaŝita, ĉar vorto estus skribita sur ĝi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado «

  • Antaŭ(aĵ)o, malantaŭ(aĵ)o = “(mal)antaŭa flanko/parto (en loka senco)”: Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.Jĥ.40 Iliaj haroj [...] kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj.M.112 Ĝi [= la ligna bildo] devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo.FA2.109

  • Antaŭe = 1. “en pozicio antaŭ io (en sinsekvo), pli frue”: La juna knabino [...] iris antaŭe.M.7 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.Ps.68 Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron.FE.24 2. “ĉe la antaŭa flanko” (malofta uzo): Liaj vestoj estis broditaj antaŭe kaj malantaŭe.FA3.41

  • Malantaŭe = “en loko malantaŭ io, ĉe la malantaŭa flanko, en pozicio malantaŭ io”: Ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe [en la veturilo], kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo.FA4.169 Ĝi estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe.FA2.6 Mi alpinglos malantaŭe la tuketon.Rz.20

  • Antaŭen, malantaŭen = “al la (mal)antaŭo”: Ilia vizaĝo estis direktita antaŭen.FA1.153 Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen.OV.387 (= ... progresas.) Ŝi falis malantaŭen.FA3.45 Ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo.Gn.19

  • Antaŭa = “troviĝanta antaŭe, ĉe la antaŭo, pli frua”: La ĉevalo levis siajn antaŭajn krurojn. / Li reiris sur sian antaŭan lokon.M.122 Mi faros en Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi.L1.281

  • Malantaŭa = “troviĝanta malantaŭe, ĉe la malantaŭo”: La nigra hundeto [...] leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj.FA2.59 La studento eniris tra la malantaŭa pordo.FA3.51