PMEG 2024

39.2.28. ULTRA

“Ekstrema, eksternormala”. Teĥnika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “ultra”: sono → ultrasono = “transsono, sono tiel altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla”, viol(kolor)a → ultraviol(kolor)a = “havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro”, konservativa → ultrakonservativa. Normale oni uzu trans aŭ ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA.