PMEG 2023

39.2.29. VIDEO°

“Teĥniko de elektronika registrado, konservado, prilaborado kaj reproduktado de moviĝantaj bildoj”. Teĥnika prefikso: teĥniko videoteĥniko, disko videodisko, filmo videofilmo.

Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa, videilo, vide(o)teĥniko, vide(o)disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo, vide(o)kamerao = “kamerao, kiu registras moviĝantajn bildojn elektronike”. La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID anstataŭe, sed VID ne vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz. *vidkamerao* estas sensenca kaj senutila, ĉar ĉiuj specoj de kameraoj estas “vidaj”. Komparu kun AŬDIO°.