PMEG 2023

37.2.2. A-finaĵo

La finaĵo A montras, ke oni priskribas ion.

A = “rilata al la afero, tia kiel la afero” k.s.:

  • amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...

  • ĉevala = tia kiel ĉevalo, rilata al ĉevalo

  • dira = rilata al la ago diro, farata per diro...

  • bela = havanta la econ belo

A-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

  • bona manĝo = “manĝo karakterizata de boneco”

  • rapida aŭto = “aŭto karakterizata de rapideco”

  • okazaĵo stranga = “okazaĵo karakterizata de strangeco”

  • ruĝa domo = “domo kiu havas ruĝon kiel econ (kiel koloron)”

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan signifon:

  • stulta demando ≈ “demando farita pro stulteco”. La demando ne estas stulta en normala senco. Ĝi montras stultecon de la demandanto.

  • laŭta ĉambro = “ĉambro plena je laŭtaj sonoj”. La ĉambro ne estas laŭta en ordinara senco, sed ĝi enhavas laŭtecon.

  • ruĝa koloro = “koloro kiu estas ruĝo”. Ĝi ne havas ruĝon kiel koloron, sed estas mem la koloro ruĝo. Ruĝa ĉi tie ne montras econ, sed identecon.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Ĝenerale la signifo de tia A-vorto multe varias laŭ la kunteksto:

  • reĝa konduto = “konduto en maniero karakteriza por reĝo, konduto kun la ecoj de reĝo”

  • reĝa persono = “persono kiu estas reĝo, persono de reĝa familio” k.s.

  • reĝa palaco = “palaco kiu apartenas al reĝo”

  • muzika instrumento =  “instrumento uzata por fari muzikon”

  • muzika klereco =  “klereco pri muziko”

  • muzika prezento =  “prezento de muziko”

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas signifi “rilata al la ago”, sed ĝi ankaŭ povas esti simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun A-finaĵo:

  • nutra problemo = “problemo pri nutrado”

  • nutra manĝaĵo = “manĝaĵo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta manĝaĵo”

  • tima homo = “homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo”

  • tima krio = “krio pro timo”

  • zorga esploro = “esploro farita kun zorgo”

  • zorga patrino = “patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino”

  • morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”

  • morta kondamno = “kondamno al morto”

  • morta vundo = “vundo kiu povus kaŭzi morton”

Aga radiko sed eca signifo «

A-vorto kun aga radiko normale havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj estas uzataj kun signifo pure eca, en kiu la aga signifo de la radiko plene malaperis. Tia uzo ekzistas de la unuaj tempoj, iaokaze eĉ ĉe Zamenhof, sed nur ĉe limigita grupo de radikoj. Ne temas pri vortfara principo ĝenerale uzebla. Tia uzo estas do esence neregula. Ĝi povas kaŭzi problemojn kaj miskomprenojn, kaj estas tial evitinda:

  • korekti = “senerarigi” korekta

    1. (bona sed malofta uzo) = “rilata al korektado, senerariga”: korektaj principoj = “principoj pri korektado”, korekta edukado = “edukado, kiu korektas (kiu forigas erarojn)”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “senerara”: *korekta teksto* = “senerara teksto”. Ĝi ne estas sufiĉe *korekta*.M.75

  • kompliki = “ĝene malsimpligi” komplika

    1. (bona uzo) “rilata al komplikado, komplikanta”: komplika faktoro = “faktoro, kiu kaŭzas (ĝenan) malsimplecon”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “ĝene malsimpla”: *komplika rezonado* = “(ĝene) malsimpla rezonado”, *komplikaj reguloj* = “malsimplaj reguloj”.

  • konfuz/i = “malordigi, malklarigi, perpleksigi, intermiksi” konfuza

    1. (bona uzo) = “rilata al konfuzado, tia ke ĝi kaŭzas malordon, malklarecon aŭ perpleksecon”: konfuzaj demandoj = “demandoj, kiuj konfuzas (kiuj kaŭzas perpleksecon)”, konfuzaj vortojOV.319 = “vortoj, kiuj konfuzas (kiuj kaŭzas miskomprenojn)”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “malorda, malklara, perpleksa”: *konfuzaj pensoj* = “malordaj pensoj”, *konfuza impreso* = “malorda (konfuzita) impreso”. La distingo inter la bonaj kaj malbonaj uzoj de konfuza povas esti iom subtila, ĉar tio, kio mem estas malorda ofte pro tio ankaŭ kaŭzas malordon.

  • fuŝi = “malbone fari” fuŝa

    1. (bona uzo) = “rilata al fuŝado, malboniga”: fuŝa agado = “agado, kiu fuŝas (ion)”.

    2 (evitinda uzo) = “malbone farita, fuŝita”: *fuŝa rezulto* = “malbona rezulto, fuŝita rezulto”.

  • veki = “interrompi ies dormon” veka

    1. (bona uzo) = ”rilata al vekado, vekanta”: veka signalo = “signalo, kiu vekas”.

    2. (evitinda uzo) = “ne (plu) dormanta”: *Mi estas veka jam de du horoj.*

  • fermi, malfermi = “igi netrairebla/nealirebla”, “igi trairebla/alirebla” ferma, malferma

    1. (bona uzo) = ”rilata al (mal)fermado, (mal)fermanta”: (mal)ferma horo = “horo de (mal)fermado”.

    2. (evitinda uzo) = “(mal)fermita”: *Hodiaŭ la vendejoj estas (mal)fermaj.*

    Noto: La esprimo malferma tago povas ŝajni erara, sed estas tute regula. Malferma tago de oficejo estas tago, en kiu oni aparte malfermas la oficejon al la publiko. Ĝi estas tago de (speciala) malfermado. Ne temas pri malfermita tago.

  • suspekti = “sen pruvo pensi, ke io estas malbona aŭ ke iu estas kulpa” suspekta

    1. (bona uzo) =“rilata al suspektado, suspektanta”: suspekta mieno = “mieno, kiu esprimas suspektadon (mieno de suspektanta persono)”.

    2. (evitinda uzo) = “tia ke ĝi vekas suspekton, suspektinda”: Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.FE.35 Jam delonge apenaŭ iu uzas la vorton suspekta en tiu stranga maniero. Anstataŭe oni uzas la tute logikan formon suspektinda (ankaŭ eblas suspektiga). Tiun unikan kaj izolitan ekzemplon en la Fundamento oni do rigardu kiel evitindan arĥaikaĵon.

Ofte tia evitinda A-vorto similas sence al pasiva participo kun AT aŭ IT: *komplika* (“malorda”) ≈ komplikita, *korekta* (“senerara”) ≈ korektita. Sed la sencoj ne estas egalaj. Ĉe la neparticipaj simplaj (kaj evitindaj) formoj temas nur pri la eco (la ago eble tute ne okazis). La respondaj participaj formoj tamen ĉiam montras, ke la ago okazis aŭ okazas.

Evitinda uzo «

Se oni uzas tiajn A-vortojn kun nure eca (ne-aga) senco, oni povas doni la impreson, ke la radikoj mem estas ecaj. Tio povas kaŭzi, ke oni erare aldonas IG-sufikson al la verbaj formoj uzante kaŝigi anstataŭ kaŝi, vekigi anstataŭ veki, komplikigi anstataŭ kompliki, korektigi anstataŭ korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj tamen havas aliajn tre specialajn signifojn: kaŝigi = “igi iun kaŝi ion”, vekigi = “igi iun veki iun”, komplikigi = “igi iun kompliki ion” k.t.p. Tio ankaŭ povas kaŭzi, ke la simplaj verbaj formoj mise uziĝas kun la signifo “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi senerara”. Kompliki ne signifas “esti malsimpla”, sed “malsimpligi”. Oni do prefere ne plu uzu tiajn vortojn kiel korekta, komplika k.t.p. en tia nenormala maniero. Oni uzu korekta nur kun la senco “rilata al korektado”, komplika nur por “rilata al komplikado” k.t.p. Se oni volas esprimi la ideon “senerara”, oni uzu seneraraĝusta. Se oni volas esprimi la ideon “malsimpla”, oni diru malsimpla, k.t.p.

Noto: En la komencaj tempoj la principoj por fari A-vortojn el ne-ecaj radikoj ne estis klare vortumitaj. Tial oni iafoje kreis tiajn vortojn intuicie kaj improvize, kaj ne malofte sub influo de similaj formoj en naciaj lingvoj. Pro tio enkondukiĝis en la lingvon tiaj ĉi A-vortoj kun neregulaj sencoj. Kvankam oni povas trovi tian uzon ĉe Zamenhof kaj ĉe multaj aliaj gravaj esperantistoj, kaj en unu okazo eĉ en la Fundamento, temas klare pri neregulaĵoj. La grava gramatiko PAG mem uzadis korekta kun la signifo “senerara”, kaj tute ne avertis kontraŭ tia uzo. Kaj la unuaj versioj de PMEG eĉ provis defendi tian uzon. Sed multaj firme opinias, ke tia uzo estas malbona kaj evitinda, kaj fakte ili pravas.

Falsi kaj falsa «

Iom speciala okazo de A-vorto el aga radiko estas la vorto falsa:

  • falsi = 1. “trompe ŝanĝi ion farante ĝin malaŭtentika”: falsi dokumenton, falsi historion, 2. “trompe krei ion malaŭtentikan kiel imiton de io valora”: falsi monon, falsi subskribon.

  • falsa = 1. “karakterizata de falsado”: falsa interpreto, falsa atesto, 2. “malaŭtentika, falsita”: falsa dokumento, falsa mono, falsa subskribo, falsaj dentoj. La dua signifo estas pli ofta.

Principe tio estas simila al la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj korekti/korekta, kompliki/komplika k.t.p. Sed la uzo de falsa por “malaŭtentika” kaj “falsita” estas tre ofta kaj firme enradikiĝinta (kaj ankaŭ Zamenhofa), kaj la rilato inter falsi kaj falsa estas sufiĉe kompleksa. Tial ŝajnas, ke oni devas akcepti (aŭ almenaŭ toleri), ke la vorto falsa estas tiamaniere uzata. Oni tamen atentu, ke falsa ne signifas simple “malĝusta/malvera”. Falsa respondo ne estas nur malĝusta respondo, sed respondo, kiu intence prezentas malveron por trompi. La respondalternativoj en kvizo do ne estas korektaj kaj falsaj, sed ĝustaj kaj malĝustajpravaj kaj malpravaj.

En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio de Esperanto en 1974 akceptis kaj aprobis tian tradician ecan uzon de falsa, deklarante, ke la radiko FALS havas du apartajn signifojn, unu agan kaj unu ecan.

Sed tamen oni kompreneble povas kaj rajtas uzi malaŭtentika kaj falsita anstataŭ falsa, se oni tion preferas.