PMEG 2023

37.2.1. O-finaĵo

La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la afero:

  • amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj

  • ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj

  • krajono, broso = nomoj de diversaj iloj

  • diro, faro = nomoj de diversaj agoj

  • belo, bono = nomoj de diversaj ecoj

Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.

O-finaĵon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finaĵo aŭ N-finaĵo). Skribe oni tiam uzas apostrofon anstataŭ la O-finaĵo:

  • amikoamik’ = AMIK

  • belobel’ = BEL

  • dirodir’ = DIR

Tia forlasado de O-finaĵo okazas ordinare nur en poezio.

Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.

Participoj kun O-finaĵo sekvas apartajn regulojn.